(x-metodo) Iri al Prezentopaĝo
La pinta nivelo de Kuba Esperanto-Asocio, la komitato, kunsidis en la sidejo de la asocio en Havano, la 25an kaj 26an de januaro.
En tri laborsesioj, la komitatanoj analizis kaj taksis la laborezulton de la jaro 2007, kaj planis la strategion por la nova jaro, sojle de du gravaj aranĝoj: la kuba kongreso en 2009 kaj la UK de 2010 verŝajne en Kubo. Ĉefaj laborlinioj estas la altigo de la lingva nivelo de la membroj kaj la plikleriĝo rilate al historio kaj kulturo de la movado.
La etoso kaj kondiĉoj estis bonaj, kio ebligis riĉajn debatojn.
En la fino okazis la elektoj de la nacia estraro, kaj per sekreta voĉdonado estis reelektita la tuta estraro por la venonta 3jara periodo:
Julián Hernández Angulo, prezidanto
Alberto Fernández-Calienes Barrios, ĝenerala sekretario
Maritza Gutiérrez González, kasistino
Juan Ramón Rodríguez Gómez, propagando kaj publikaj rilatoj
Marta Alonso Gutiérrez, instruado
Albania Duthil Álvarez, disvastigo kaj kulturo
Norberto Díaz Guevara, informado
En la ferma parolado, Julián substrekis la gravecon de la baldaŭaj renkontiĝoj kaj invitis ĉiujn plikleriĝi en ĉiuj movadaj fakoj.
raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz
Klaku sur la foton por vidi ĝin granda