KEA-komitatkunsido

"25a Komitatkunsido de Kuba E-Asocio"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   La pinta nivelo de Kuba Esperanto-Asocio, la komitato, kunsidis en la sidejo de la asocio en Havano, la 25an kaj 26an de januaro.

   En tri laborsesioj, la komitatanoj analizis kaj taksis la laborezulton de la jaro 2007, kaj planis la strategion por la nova jaro, sojle de du gravaj arangxoj: la kuba kongreso en 2009 kaj la UK de 2010 versxajne en Kubo. Cxefaj laborlinioj estas la altigo de la lingva nivelo de la membroj kaj la pliklerigxo rilate al historio kaj kulturo de la movado.

   La etoso kaj kondicxoj estis bonaj, kio ebligis ricxajn debatojn.

   En la fino okazis la elektoj de la nacia estraro, kaj per sekreta vocxdonado estis reelektita la tuta estraro por la venonta 3jara periodo:

   Julián Hernández Angulo, prezidanto
   Alberto Fernández-Calienes Barrios, gxenerala sekretario
   Maritza Gutiérrez González, kasistino
   Juan Ramón Rodríguez Gómez, propagando kaj publikaj rilatoj
   Marta Alonso Gutiérrez, instruado
   Albania Duthil Álvarez, disvastigo kaj kulturo
   Norberto Díaz Guevara, informado

   En la ferma parolado, Julián substrekis la gravecon de la baldauxaj renkontigxoj kaj invitis cxiujn pliklerigxi en cxiuj movadaj fakoj.

raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz


   Klaku sur la foton por vidi gxin granda


1

2

3

4
 

5

6

7

8
 

9
 
 
 
 
 
 
 
1, 2- Komitatanoj dum la laborsesioj
3- Maritza Gutiérrez, Julián Hernández kaj Alberto Fernández-Calienes prezidas la laborsesiojn
4- Juan Ramón kaj Andy Hernández, la protokolantoj
5- Premiado de elstaraj filioj en 2007
6- La fermo
7- Julián gitarumas en la ferma arangxo
8- Santillán kaj Dumois kantas duope
9- Du profesiaj kaj movadaj aktorinoj: Georgina Almanza kaj Yoandra Isabel Rodríguez
 



(kun supersignoj)    Iri al Prezentopaĝo