Omaĝe al Claude Piron

"Omaĝe al Claude Piron"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   En kelkaj momentoj vortoj mankas eĉ se ili povas veni de la vortkonstrue riĉa Esperanto.

   La kuba esperantistaro troviĝas nun en tiu manko, post la ekscio pri la subita forpaso de nia kara kaj elstara Claude Piron, la 22an de januaro 2008.

   Omaĝe al li, ni aperigas la poemon La sufero de l' aliaj, kiun publikigis:

Esperanto, Revuo Internacia
Nro. 613 (12) – Decembro 1956.

   Per ĝi li atingis la duan premion en la belarta konkurso de tiu jaro, en la kategorio Originala Poezio.

La sufero de l' aliaj
Claude Piron

Sufero de amiko ol propra pli turmentas.
La sian oni portas, kaj oni konas ĝin,
kaj ŝajnas laŭnature, se lacon oni sentas,
ke oni ĝin elportu, ĉar estas laŭ destinī.

Ĝi estas posedaĵo, kaj oni je ĝi riĉas,
sed kiam proksimulon bruligas la dolorī
ne eblas komuniko, kaj oni malfeliĉas,
ke oni staras stulte kun senefika plorī.

Kaj ĉiu simpatio aŭ pruvo de konsento
ne povas liberigi de suferula solī,
ne povas agi brakoj, manī plenas nur per vento,
dum vortoj ne dolĉigas, kaj senutilas volī.

Ho! Tiel vidi fraton kun vundo tro intensa,
kaj scii ke nenio lin gvidos el ĉagrenī,
ne povi porti pecon de lia peno densa
kaj resti sen rimedo rolante en malplenī!

Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo,
kaj aŭdi la doloron tremanta en parolī,
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsolī!

Preferas mi suferi inferon da sufero
ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ murī,
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii ĝis lia malsekurī.




(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo