(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
En kelkaj momentoj vortoj mankas ecx se ili povas veni de la vortkonstrue ricxa Esperanto.
La kuba esperantistaro trovigxas nun en tiu manko, post la ekscio pri la subita forpaso de nia kara kaj elstara Claude Piron, la 22an de januaro 2008.
Omagxe al li, ni aperigas la poemon La sufero de l' aliaj, kiun publikigis:
Esperanto, Revuo Internacia
Nro. 613 (12) – Decembro 1956.
Per gxi li atingis la duan premion en la belarta konkurso de tiu jaro, en la kategorio Originala Poezio.
La sufero de l' aliaj
Claude Piron
Sufero de amiko ol propra pli turmentas.
La sian oni portas, kaj oni konas gxin,
kaj sxajnas lauxnature, se lacon oni sentas,
ke oni gxin elportu, cxar estas laux destinŽ.
Gxi estas posedajxo, kaj oni je gxi ricxas,
sed kiam proksimulon bruligas la dolorŽ
ne eblas komuniko, kaj oni malfelicxas,
ke oni staras stulte kun senefika plorŽ.
Kaj cxiu simpatio aux pruvo de konsento
ne povas liberigi de suferula solŽ,
ne povas agi brakoj, manŽ plenas nur per vento,
dum vortoj ne dolcxigas, kaj senutilas volŽ.
Ho! Tiel vidi fraton kun vundo tro intensa,
kaj scii ke nenio lin gvidos el cxagrenŽ,
ne povi porti pecon de lia peno densa
kaj resti sen rimedo rolante en malplenŽ!
Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo,
kaj auxdi la doloron tremanta en parolŽ,
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsolŽ!
Preferas mi suferi inferon da sufero
ol senti gxin en frato kaj stari antaux murŽ,
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii gxis lia malsekurŽ.