(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
|
La 7an de februaro sepdeko da kubaj esperantistoj partoprenis en la Simpozio Centjarigxo de UEA, okzazinta en la teatro de la nacia biblioteko José Martí, en Havano. Inter la cxeestantoj trovigxis la ambasadoro de Egiptio en Kubo, S-ro Abdel Fattah Ezzeldin, kaj la gxenerala direktoro de la oficejo de UEA, Osmo Buller. Post la kantado de la nacia himno, Yoandra Isabel Rodríguez, prezidantino de la E-filio en Sancti Spíritus, prezentis la oficialajn reprezentantojn kaj elstarulojn, kaj invitis sinjoron Julián Hernández Angulo, prezidanto de Kuba E-Asocio, fari la malferman paroladon. Julián parolis pri la gxenerala lasta laboro de la kuba esperantistaro, surbaze de kiu naskigxis la ideo proponi universalan kongreson en Kubo por la jaro 2010. Li alvokis al kuna laboro por altigi la lingvan, kulturan kaj movadan nivelon de la membraro, por havi altkvalitan kongreson. La ambasadoro parolis pri sia konatigxo kun Esperanto kaj pri la sxatata renkonto kun kubaj Esperantistoj, al kiuj li deziris sukcesan esperantumadon. Maritza Gutiérrez González, prezidantino de la amerika komisiono kaj kasistino de KEA, prelegis pri la fondo de UEA kaj pri la estonta evoluo kaj gxenerala historio. Sxi abundis per historiaj bildoj kaj dokumentoj. Sekvis sinjoro Juan Ramón Rodríguez, KEA-estrarano pri publikaj rilatoj, kiu prelegis pri la historio de KEA, kun la prezento de gravaj materialoj, multaj el kiuj trovigxas en la Centro de Dokumentado de KEA, pri kiu li respondecas. Alberto Fernández-Calienes parolis pri la graveco de la nunaj momentoj, kaj substrekis gravajn detalojn en rilato kun la Kuba movado. La pinta momento de la simpozio alvenis, kiam Osmo Buller aliris la mikrofonon por la festparolado. La speciala gasto, kiu trovigxis en Kubo ekde la 2a de februaro okaze de kontrolvizito rilate al la okazigo de universala kongreso en Kubo en 2010, regalis la publikon per atentokaptaj vortoj. Li esprimis sian kontenton trovigxi en Kubo post 18 jaroj, kaj konstati, ke la kondicxoj estas ankoraux pli favoraj ol en 1990, kiam okazis la 75a UK en Havano. Li lauxdis la laboron de KEA kaj substrekis, ke tiu simpozio estas versxajne la unua en la Esperanta mondo, omagxe al la centjarigxo de UEA. En kelkaj momentoj de la simpozio la kuba aktorino Georgina Almanza deklamis por la publiko. Kiel omagxo al Claude Piron, la konata kaj elstara esperantisto, kiu subite mortis la 22an de januaro, Yoandra Isabel Rodríguez deklamis la poemon La sufero de l' aliaj, per kiu li gajnis la duan premion de originala poezio en la belarta konkurso de 1956. Dum preskaux du horoj, en la teatro, en la akceptosalono kaj en la enirejo de la nacia biblioteko auxdigxis amikaj, kontentaj kaj viglaj esperantaj vortoj inter la cxeestantoj, kiuj reprezentis diversgeneraciajn esperantistojn, novajn kaj malnovajn, kiuj nun laborkunigxas por avancigi la kuban movadon al pli alta sxtupo. "Renkontigxo kun Osmo Buller"La gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, trovigxis en Kubo de la 2a gxis la 8a de februaro por taksi la kondicxojn, de cxiuj vidpunktoj, rilate al la eventuala okazigo de la universala kongreso de 2010 en Havano. Bonrezultaj rendevuoj kun estroj kaj direktoroj de kubaj institucioj, inter kiuj la ministerio pri kulturo, la Palaco de Konvencioj, la flugkompanio Cubana de Aviación, vojagxagentejoj kaj gastigado sinsekve okazis en tiuj plenlaboraj tagoj, en akompano de naciaj estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio, kaj sinjoro Buller povis konstati la favorajn kondicxojn. Post la simpozio 100 jaroj de UEA sukcese okazinta en la nacia biblioteko José Martí la 7an de februaro, Osmo renkontigxis la 8an de februaro kun estraranoj kaj aktivuloj de la asocio, en la sidejo. Okazis grava intersxangxo de ideoj kaj opinioj, en kio ne mankis anekdotoj, sxercoj kaj ridoj. En la vespero de la sama tago, Osmo Buller peraviadile reiris al sia lando. |
|||
| |||