1a kolokvo de KEA

"Unua Kolokvo de Kuba Esperanto-Asocio"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   Kun la temo “Esperanto: lingvo, kulturo, movado”, la unua kolokvo de Kuba Esperanto-Asocio okazis de la 16a gxis la 18a de novembro en la monahxejo San Fracisco de Asiz, kiu trovigxas en la historia centro de Havano.

   Sepdeko da esperantistoj el pluraj regionoj de la lando, estis varia reprezento de la nuntempa Kuba movado, kiu vigle kreskas pro la aligxo de junaj homoj ne nur al jam ekzistantaj grupoj, sed ankaux en urboj, kie Esperanto nun ekfloras, kiel Santa Clara.

   Inter la partoprenantoj trovigxis malnovaj samideanoj, kiuj pusxis la esperantan cxaron en pasintaj momentoj, kaj kiuj nun kontente dividas la spertojn kun la novuloj. La kunsidsalono de la monahxejo bonvenigis reprezentantojn el pluraj generacioj de Kubaj esperantistoj, kiuj nuntempe vigligas la movadon kaj avancas al pli superaj sxtupoj.

   La prelegoj estis tre variaj kaj auxdigxis temoj pri historio de la Kuba movado (Juan Ramón Rodríguez, Havano), aplikoj de Esperanto en informadiko (Olga Lidia Meneses, Havano), nuntempo de la internacia movado (Maritza Gutiérrez, Havano), la movado laux la paroladoj de Renato Corsetti (Julián Hernández, Havano), la lingvo de la floroj (Yoandra Isabel Rodríguez, Sancti Spíritus), gramatikaj eraroj (Norberto Díaz Guevara, Sancti Spíritus), kien iras la esperanta kulturo en la 21a jarcento (Juan Lázaro Besada, Havano), esperanta instruado en Brazilo (Guillermo Bes kaj Gonzalo Collantes, Santiago de Cuba), eroj de gramatiko (Pedro Fernández, Havano), kaj Fráncel Briel (Havano), prezentis la yumeiho-terapion, kun kuracaj ekzemploj aplikataj al Carlos Ernesto Díaz, la plej juna esperantisto cxeestanta la kolokvon.

   Grava momento estis la forumo pri ekesto de la esperantismo, kiun lerte gvidis Alberto Fernández-Calienes per trarigardo al la diversaj tendencoj de la movado, kun prezentoj kaj komentoj pri manifestoj, deklaracioj kaj proklamoj faritaj de la esperantistoj en diversaj momentoj.

   Sabate, post traurba promenado en la historia loko de Havano, la esperantistoj aliris la provincan bibliotekon Rubén Martínez Villena, kie estis solene malfermita esperanta ekspozicio.

   Kun notinda partopreno okazis la ekzamenoj de KEA, kiuj sekvas la liniojn de la ekzamenoj UEA/ILEI, kun la celo altigi la lingvan, historian, kulturan kaj gxenerale la movadan nivelon de la kubaj esperantistoj, kiuj tiel preparigxas por pintaj eventoj baldaux okazontaj en Kubo, kiel la unua kultura KEA-festivalo en novembro 2008, la kuba kongreso en 2009 kaj la eventuala UK en 2010. En la elementa nivelo prezentigxis ok homoj, el kiuj kvin sukcesis, kaj en la meza nivelo prezentigxis kvar kaj sukcesis du. La ekzamenan komisionon konsistigis Juan Lázaro Besada Toledo kaj Miguel Ángel González por la meza nivelo; Pedro Fernández kaj Marta Alonso por la elementa.

   La kulturaj vesperoj okazis en la Palacio del Segundo Cabo, en malnova Havano, kaj ili estis tre ricxenhavaj, kun prezentoj fare de pluraj diversregionaj esperantistoj: la Kuba aktorino Georgina Almanza deklamis poemojn; Ariadna García, Havano, regalis cxiujn per tre belaj kantoj; Lizandra Castelví kaj Alexei Díaz, Sancti Spíritus, prezentis la propran teatrajxon Ni interkonsentu; Yoandra Isabel, Sancti Spíritus, deklamis Soneo numero 6, de la Kuba poeto Nicolás Guillén, en traduko de Maritza Gutiérrez, kaj krome sxi dramigis la rakonton La lasta vojagxo, de Pedro Fernández; estis muzika koncerto kun variaj prezentoj fare de esperantistoj el la urbo Bayamo, al kiuj sumigxis vocxoj kaj gitaroj de Julián Hernández kaj H&eactue;ctor Jiménez. La ferma arangxo okazis sabate vespere en la sidejo de Kuba Esperanto-Asocio, kie artume auxdigxis pluraj gajaj vocxoj.

   Lertaj manoj apartenantaj al la organizantoj kaj al la respondeculoj pri detaloj kiel logxado kaj mangxoj, faris bonegan laboron, kaj la disvolvo kaj la rezultoj de la kolokvo estis tre stimuligaj.

raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz


   Klaku sur la foton por vidi gxin granda


1

2

3

4
 

5

6

7

8
 

9

10

11

12
 

13

14

15

16
 

17

18

19

20
 
1- Afisxo en la korto de la monahxejo
2- Kubo kaj Esperantio
3- Preparoj por la solena malfermo
4- Prezidis la malfermon Julián Hernández (KEA-prezidanto), kaj Freddy Rumbaut (Kuba kultura ministerio)
5- Mario Ruíz (Havano) kaj Yoandra Isabel(Sancti Spíritus) estis la ceremoniestroj
6- Julián malfermas la Kolokvon
7, 8- La cxeestantoj
9, 10- La fratinoj Rodríguez regalis cxiujn per gitarmuziko
11- Prelegas Juan Lázaro Besada
12- Guillermo Bes pri kursgvidado en Brazilo
13- Julián pri la paroladoj de Renato Corsetti
14- Carlos Ernesto Díaz indikas, ke oni atentu la prelegantojn!
15- La temoj bone kaptis la atenton e la publiko
16- Yoandra prelegas pri la lingvo de la floroj
17- Babiladoj dum la pauxzo
18- Maritza Gutiérrez prelegas pri Esperanto en la nuntempo
19, 20- Fráncel Briel ekzempligas la terapion Yumeiho kun kunlaboro de Carlos E. Díaz.
 
Pliaj fotoj
 
Iri al la unua pagxo
 



(kun supersignoj    Iri al Prezentopagxo