Regiona renkontiĝo en Kubo

"6a Renkontiĝo de la Centra Komisiono"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   Pli ol kvardek esperantistoj renkontiĝis de la 5a ĝis la 7a de oktobro, denove en la ĉarma urbo Cienfuegos, kie la loka grupo entuziasme tenas alten la torĉon de Esperanto.

   Temis pri la 6a renkontiĝo de la Centra Komisiono, kiu allogis homojn ne nur el la centro de la lando, sed ankaŭ el Havano, per varia kaj riĉenhava programo konsistanta el prelegoj, debatoj, praktika leciono, artaĵoj kaj multaj ŝancoj por utiligi la lingvon.

   La nacia estraro de Kuba Esperanto-Asocio estis reprezentita de Julián Hernández Angulo, la prezidanto, kiu parolis pri la UK en Jokohamo, pri la nuntempo de la movado, kaj ankaŭ li gvidis tre ŝatatan praktikan lecionon; kaj de Norberto Díaz Guevara, sekretario pri informado, kiu argumentis kaj konsilis pri Kial kaj kiel korespondadi en Esperanto. Aliaj prelegantoj estis Ricardo Salazar Crespo (Cascorro, Camagüey), honora membro de KEA, kiu prezentis sian urbon per fotoj, informoj kaj vigla parolado; Roberto García Molina, gvidanto de la klubo en Cascorro, ekspoziciis pri la historio de Esperanto en sia urbo. Yoandra Isabel Rodríguez, el Sancti Spíritus, prelegis pri La lingvo de la floroj, prelego tre ŝatata precipe de la ĉeestantaj virinoj, kiuj tiel povis koni la signifojn de kelkaj floroj; José Campos (el Pedro Betancourt, Matanzas), prezentis sian laboron rilate al esperantigo de bildstrioj. Albania Duthil, nacia estraranino pri disvastigo, argumentis pri la temo Esperanto estas ni mem. María de los Ángeles González kaj Yoelvis Liaño, el la loka klubo, prezentis la urbon Cienfuegos per fotoj kaj historiaj detaloj.

   La ripozejo Perlazucar, apartenanta al la ministerio pri sukerindustrio, gastigis la partoprenantojn en tre bela kaj verda pejzaĝo, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, kie la laboristaro ĉiumomente restis atenta al ĉiuj detaloj pri komforto kaj eventualaj bezonoj.

   La organiza teamo estis gvidata de Bárbara Borrell, prezidantino de la klubo, kaj ĉiuj sindoneme kaj detaleme priatentis eĉ la plej malgrandan eron por garantii la glatan kaj sukcesan evoluon de la aranĝo.

   La Centra Komisiono naskiĝis en 1995 kun la ideo aktivigi la novulojn en la utiligo de la lingvo kaj konatigi ilin kun la funkciado kaj organizado de Esperanta renkontiĝo, ĉar tiel ili pli spertos okaze de pli superaj aranĝoj.

raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz


   Klaku sur la foton por vidi ĝin granda


1

2

3

4
 

5

6

7

8
 

9

10

11

12
 

13

14

15

16
 

17

18
 
1, 2 ,3- La loĝejo
4- Ĉeestantoj
5- Julián Hernández (maldekstre) kaj José Campos
6- Ricardo Salazar Crespo, honora membro de KEA, en akompano de sia edzino
7- Ĉeestantoj dum la alparolado de Julián
8- Prezento preparita de la loka klubo
9- José Campos prelegas pri bildstrioj
10- Yoandra Isabel Rodríguez prelegas pri la lingvo de la floroj
11- María de los Ángeles González kaj Yoelvis Liaño prezentas la urbon Cienfuegos
12- Roberto García prezentas la fotojn pri Esperanto en Cascorro
13- Julián gvidas praktikan lecionon
14- Ricardo Salazar prelegas pri sia urbo Cascorro
15- Norberto Díaz argumentas pri kial kaj kiel korespondadi en Esperanto
16- Yoandra deklamas Soneo numero ses dum la arta vespero
17- Yoandra kaj Alexeis Díaz ĉefrolas dum la sketĉoj
18- En la adiaŭo
 



(x-metodo    Iri al Prezentopaĝo