(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
Pli ol kvardek esperantistoj renkontigxis de la 5a gxis la 7a de oktobro, denove en la cxarma urbo Cienfuegos, kie la loka grupo entuziasme tenas alten la torcxon de Esperanto.
Temis pri la 6a renkontigxo de la Centra Komisiono, kiu allogis homojn ne nur el la centro de la lando, sed ankaux el Havano, per varia kaj ricxenhava programo konsistanta el prelegoj, debatoj, praktika leciono, artajxoj kaj multaj sxancoj por utiligi la lingvon.
La nacia estraro de Kuba Esperanto-Asocio estis reprezentita de Julián Hernández Angulo, la prezidanto, kiu parolis pri la UK en Jokohamo, pri la nuntempo de la movado, kaj ankaux li gvidis tre sxatatan praktikan lecionon; kaj de Norberto Díaz Guevara, sekretario pri informado, kiu argumentis kaj konsilis pri Kial kaj kiel korespondadi en Esperanto. Aliaj prelegantoj estis Ricardo Salazar Crespo (Cascorro, Camagüey), honora membro de KEA, kiu prezentis sian urbon per fotoj, informoj kaj vigla parolado; Roberto García Molina, gvidanto de la klubo en Cascorro, ekspoziciis pri la historio de Esperanto en sia urbo. Yoandra Isabel Rodríguez, el Sancti Spíritus, prelegis pri La lingvo de la floroj, prelego tre sxatata precipe de la cxeestantaj virinoj, kiuj tiel povis koni la signifojn de kelkaj floroj; José Campos (el Pedro Betancourt, Matanzas), prezentis sian laboron rilate al esperantigo de bildstrioj. Albania Duthil, nacia estraranino pri disvastigo, argumentis pri la temo Esperanto estas ni mem. María de los Ángeles González kaj Yoelvis Liaño, el la loka klubo, prezentis la urbon Cienfuegos per fotoj kaj historiaj detaloj.
La ripozejo Perlazucar, apartenanta al la ministerio pri sukerindustrio, gastigis la partoprenantojn en tre bela kaj verda pejzagxo, en la cxirkauxajxo de la urbo, kie la laboristaro cxiumomente restis atenta al cxiuj detaloj pri komforto kaj eventualaj bezonoj.
La organiza teamo estis gvidata de Bárbara Borrell, prezidantino de la klubo, kaj cxiuj sindoneme kaj detaleme priatentis ecx la plej malgrandan eron por garantii la glatan kaj sukcesan evoluon de la arangxo.
La Centra Komisiono naskigxis en 1995 kun la ideo aktivigi la novulojn en la utiligo de la lingvo kaj konatigi ilin kun la funkciado kaj organizado de Esperanta renkontigxo, cxar tiel ili pli spertos okaze de pli superaj arangxoj.
raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz
Klaku sur la foton por vidi gxin granda