Somera kurso en Cienfuegos

"Kubo: Esperanto kaj tradicia festo de kulturo"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   De la 17a gxis la 20a de oktobro 2007 okazis en la orienta provinco Granma, la tradicia popola festo konata kiel Festo de la Nacieco kiu konsistigas serion da eventoj kulturaj, klerigaj kaj festaj cxirkaux la tago de la nacia kulturo, la 20an de oktobro.

   Cxiujare, la historia urbo Bayamo, cxefurbo de la provinco Granma, situanta je pli ol 800 km oriente de Havano, organizas la plej gravan kulturnacian eventon de la jaro en Kubo.

   La festo de nacieco efektivigxas per du teoriaj, nome, klerigaj eventoj: Omagxo kaj Pripenso kaj Krisolo de Nacieco kiu grupigas kubajn kaj eksterlandajn intelektulojn por debati pri temoj ligitaj al formado kaj protekto de la nacia identeco, kultura diverseco kaj aliaj rilataj temoj.

   Cxi-jare, por la unua fojo, Kuba Esperanto-Asocio estis reprezentata per prelego de KEA-estrarano Maritza Gutiérrez González en la evento Krisolo de Nacieco, en la komisiono pri Sociaj procesoj, la identecoj kaj kulturoj. La temo de la prelego estis “Alfabetigo kaj kultura identeco: alternativo ekde propedeuxtika prismo.”

   Gxi prezentis al la cxeestantoj kelkajn rezultojn de esploroj pri la propedeuxtika valoro de esperanto kiel alternativo fronte al la nuntempa maljusta lingva kaj komunika ordo kaj iel priskribis ties trajton surbaze de la moderna celaro de la E-movado, nome la Manifesto de Prago. Cxio cxi lige al la procesoj alfabetigaj kaj por defendo de la kultura identeco okazantaj nuntempe en la amerika kontinento pere de diversaj edukaj programoj kiuj pledas por respekto je la rajtoj de minoritataj lingvoj en nia mondoparto.

   Partoprenis la eventon proksimume sesdeko da intelektuloj, inter ili, lingvoinstruistoj de diversaj kubaj universitatoj, sociaj komunikistoj, lingvistoj, historiistoj, bibliotekistoj kaj aliaj el cxiuj kubaj provincoj.

   La eventon organizas la kuba ministerio de kulturo kaj la Domo de Nacieco de la provinco Granma, kiun gvidas la urba historiisto. La fermon partoprenis kubaj intelektuloj, la ministro de kulturo Abel Prieto kaj la insula parlamentestro Ricardo Alarcón plus artistoj, verkistoj kaj aliaj intelektuloj.

   La festo de la kubaneco rememoras cxiujare la unuan fojon kiam la kubanoj kantis la nacian himnon antaux ol komenco de la milito kontraux la hispanaj koloniistoj, kio okazis la 20an de oktobro 1868 en la Placo de la Himno de la urbo Bayamo.

   Dum tuta semajno, la logxantaro de la provinco kaj de cxiuj anguloj de la lando, vizitas Bayamon por partopreni ne nur la klerigan, sed ankaux la popolajn festojn, kiuj enhavas ricxan programon kun tradicia muziko, karnavaleto, libroprezentado kaj vendado, ekspozicioj de pentrajxoj, manfaritajxoj, kuirarto kaj aliaj.

   Laux propono de la urbohistoriisto, Kuba Esperanto-Asocio havos la eblecon cxiujare reprezentigxi en tiu cxi kultura evento kiu vekas atenton de la tuta lando pro historia kaj kultura graveco en la socikultura vivo de la tuta lando. Por KEA, gxi konsistigas unikan okazon prezenti sin en eksterasocia medio tre ligita al kulturo en plej vasta senco kaj montri aliajn aspektojn de Esperanto kaj gxia movado.

raportis: Maritza Gutiérrez González, kasistino de KEA kaj prezidantino de la Amerika Komisiono
Fotoj: Maritza Gutiérrez


   Klaku sur la foton por vidi gxin granda



 



(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo