De la 22a ĝis la 24 de marto, Julián Hernández Angulo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio vizitis la provincon Cienfuegos por gvidi provincan seminarion pri Esperanto tie.
Ĵaŭde vespere post sia alveno, li partoprenis aranĝon kie sinjorino Bárbara Borrel, prezidantino de la grupo kaj instruistino disdonis diplomojn al la finintoj de la baza kurso. Entute estis 6 diplomitoj. Je la fino de tiu ĉi aranĝo, Julián alparolis la ĉeestantojn informante pri la ĵus okazinta komitatkunsido kaj pri la planoj de la asocio por 2007.
La seminario okazis vendrede matene kaj posttagmeze, kaj sabate matene en la provinca biblioteko Roberto García Valdés, kun la ĉeesto de 18 esperantistoj. Dum la sesioj de la seminario li renkontiĝis kun la provinca direktorino pri kulturo kaj kun ĵurnalistino de AIN, kiu intervjuis lin.
Sabate vespere okazis kultura rondo en la biblioteko, kiun partoprenis profesiaj artistoj. Tiu ĉi rondo estas gvidata de lirika kantistino, filino de tiea esperantistino. Julián profitis la okazon por muziki kaj kanti en Esperanto. Ĉio estis tre agrabla.
Dum sia restado en Cienfuegos, Julián ankaŭ renkontiĝis kun la provinca direktoro de Junularaj Informadikaj Rondoj por analizi eblecon instali en la diversaj komputiloj de la rondoj E-kursojn. Tiu direktoro montris sin tre entuziasma rilate la proponon.
raportis: Julián Hernández, prezidanto de KEA