(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
De la 22a gxis la 24 de marto, Julián Hernández Angulo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio vizitis la provincon Cienfuegos por gvidi provincan seminarion pri Esperanto tie.
Jxauxde vespere post sia alveno, li partoprenis arangxon kie sinjorino Bárbara Borrel, prezidantino de la grupo kaj instruistino disdonis diplomojn al la finintoj de la baza kurso. Entute estis 6 diplomitoj. Je la fino de tiu cxi arangxo, Julián alparolis la cxeestantojn informante pri la jxus okazinta komitatkunsido kaj pri la planoj de la asocio por 2007.
La seminario okazis vendrede matene kaj posttagmeze, kaj sabate matene en la provinca biblioteko Roberto García Valdés, kun la cxeesto de 18 esperantistoj. Dum la sesioj de la seminario, li renkontigxis kun la provinca direktorino pri kulturo kaj kun jxurnalistino de AIN, kiu intervjuis lin.
Sabate vespere okazis kultura rondo en la biblioteko, kiun partoprenis profesiaj artistoj. Tiu cxi rondo estas gvidata de lirika kantistino, filino de tiea esperantistino. Julián profitis la okazon por muziki kaj kanti en Esperanto. Cxio estis tre agrabla.
Dum sia restado en Cienfuegos, Julián ankaux renkontigxis kun la provinca direktoro de Junularaj Informadikaj Rondoj por analizi eblecon instali en la diversaj komputiloj de la rondoj E-kursojn. Tiu direktoro montris sin tre entuziasma rilate la proponon.
raportis: Julián Hernández, prezidanto de KEA