(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
La 9an de junio inaugurigxis la ekspozicio "28 jaroj de KEA" en la muzeo Naskigxdomo de Serafín Sánchez Valdivia, en Sancti Spíritus, Kubo.
La ekspozicio estis parto de la programo preparita de la provinca filio por la semajno de la 11a gxis la 17a de junio, kun la celo festi la 28jarigxon de Kuba Esperanto-Asocio, kies fondigxo okazis la 16an de junio 1979. Prezentigxis literaturajxoj, publikajxoj, suveniroj kaj audigxis Esperantaj kanzonoj. Inter la cxestantoj al la inauxguro estis Rosa Castañeda Guerrero, honara membro de Kuba E-Asocio.
La loka televidkanalo filmis la arangxon kaj intervjuis la prezidantinon, Yoandra Isabel Rodríguez Labrada, kaj aliajn estraranojn, membrojn kaj invititojn. En postaj tagoj, la filmo estis dissendita dufoje de la nacia televidkanalo Telerebelde.
raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz
Klaku sur la foton por vidi gxin granda
![]() 1 |
![]() 2 |
![]() 3 |
|
|
1- Yoandra Isabel bonvenigas la publikon 2- Esperantistoj kaj ne Esperantistoj kunigxis en agrabla etoso 3- Yoandra Isabel (dekstre), kun klubanoj kaj vizitantoj | |||