Agotago en Granma

"28a datreveno de KEA: Agotago en Granma"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   La 16an de junio 2007 okazis la Esperanta arangxo omagxe al la 28a datreveno de la fondigxo de Kuba Esperanto-Asocio, en la lokalo La fenestro de Luz Vázquez lokita en la gxardenoj de la sidejo de UNEAC (Nacia Asocio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo). Partoprenis 30 invititoj, kaj la provinca filio Granma kaj la municipa Bayamo havis la sxancon dividi la tempon kun Esperantistoj membrofondintoj, el kiuj kelkaj parolis pri okazajxoj dum eventoj, kongresoj kaj renkontigxoj. La prezidanto de la filio, Anyer Montero Ramos, parolis pri la apero de Esperanto en Granma kaj en la lando, pri la vivo de Zamenhof kaj pri D-ro Fernando Ortíz, grava apoganto de Esperanto en Kubo.

   Frank Cedeño, sekretario de la provinca filio prikomentis la nunan momenton de la kuba Esperantista movado, kaj de la mondo, samkiel la utilecon de Esperanto en kino, radio, televido kaj muziko. Li substrekis la agadon de la movado en Granma kaj la kunlaboro de cxiuj estraranoj.

   La cxeestantoj intersxangxis opiniojn, donacojn, kaj ili proponis pli profunde informi pere de la popolaj konsilantaroj en la komunumoj.

   Okaze de la datreveno cxiuj tostis kaj en la fino, la prezidanto Rafael Cabrera Espinosa prikomentis trajtojn de la movado, invitis cxiujn pli bone konatigxi kun la movada historio kaj pli rekte rilatigxi kun kubaj kaj eksterlandaj Esperantistoj, por garantii la pluekziston de Esperanto.

Raportis: Anyer Montero
Prezidanto de la municipa filio en Bayamo, Granma




(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo