Havano

"Havano, ĉefurbo de Kubo"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   Klaku sur la foton por vidi ĝin granda

Havano Kapitoljo Kastelo La Punta Malekono Kastelo El Morro Vespere Kanonpafo

   Havano estis fondita de la Hispana konkeristo Diego Velázquez en 1515, kaj ĝi naskiĝis kun la nomo San Cristóbal de la Habana en la sudo de la nuna provinco. En 1519 okazis la translokiĝo al la norda haveno, kie ĝi troviĝas nun.

   Pro la bonega geografia situo Havano rapide transformiĝis en ĉefa marhaveno por interŝanĝo de varoj inter la Nova kaj la Malnova Mondo, kaj ĝi estis grava centro por la Hispana ŝiparo aganta en Ameriko. Dum jarcentoj Havano altiris la atenton de povaj landoj kaj de korsaroj, kaj ankoraŭ videblas la tiama beleco el la muroj de la fortikaĵoj, el la fasadoj de malnovaj domegoj kaj preĝejoj, en la vastaj kaj imponaj avenuoj kaj en parkoj kaj ĝardenoj.

   La urbo havas tri ĉefajn partoj: Malnova Havano, Centra Havano kaj Vedado.

   Malnova Havano estis nomumita de UNESCO Kultura Havaĵo de la Homaro en 1982, kaj ĝi havas la plej grandan nombron de historiaj konstruaĵoj. En la mallarĝaj stratoj, multaj el kiuj ankoraŭ estas el ŝtonoj, troviĝas kontruoj de la kolonia epoko, ĉefe de la tempo inter la 17a kaj 19a jarcentoj.

   La Placo de Armiloj, la plej antikva el la Havanaj placoj estas la koro de Malnova Havano, ĉar ĉirkaŭ ĝi formiĝis la unua vilaĝo. Tie troviĝas la Palaco de la Kapitanoj, kie nun estas la Muzeo de la Urbo. Tiu estas unu el la plej belaj kontruaĵoj de la urbo, kaj ĝi estis sidejo de la urbestroj dum preskaŭ 200 jaroj.

   Proksime staras la fortikaĵo de la Reĝa Armeo, ĉe kies pinto troviĝas la famkonata Giraldilla. Kaj tre proksime troviĝas la Katedralo de Havano, kun baroka stilo. La ĉefa sonorilo pezas 7 tunojn, kaj ĝi estis konstruita en Hispanio. La pejzaĝon kompletigas belaj domegoj, la Palacio del Marqués de Aguas Claras, kun la restoracio El Patio, kaj la Bodeguita del Medio.

   Ĉe la alia flanko de la haveno, sub kiu iras la trafiktunelo, troviĝas unu el la plej grandaj Hispanaj fortikaĵoj en Karibo, la Castillo de los Tres Reyes del Morro, kie staras granda lumturo 50 metrojn alta. Apud la Kastelo staras la Fortikaĵo de San Carlos de la Cabaña, kie ĉiuvespere okazas la ceremonio de la Kanonpafo, fare de soldatoj vestitaj laŭ stilo de la 18a jarcento.

   En Centra Havano troviĝas plej simbolaj lokoj de Kubo: la Muzeo de la Revolucio, La Nacia Muzeo de Belartoj, la Parko de la Frateco kaj la Granda Teatro de Havano. La Paseo del Prado estas longa promenejo ĝis la Malekono, norda avenuo apud la maro, kaj vespera renkontejo de junuloj kaj junulinoj, kiuj fiŝkaptas, sportkuras aŭ babilas.

   Vedado estas bela kaj luksa parto de la urbo, kun domoj unu- kaj du-etaĝaj kaj belaj ĝardenoj. La arkitekturo estas pli moderna.

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo