Havano

"Havano, cxefurbo de Kubo"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   Klaku sur la foton por vidi gxin granda

Havano Kapitoljo Kastelo La Punta Malekono Kastelo El Morro Vespere Kanonpafo

   Havano estis fondita de la Hispana konkeristo Diego Velázquez en 1515, kaj gxi naskigxis kun la nomo San Cristóbal de la Habana en la sudo de la nuna provinco. En 1519 okazis la translokigxo al la norda haveno, kie gxi trovigxas nun.

   Pro la bonega geografia situo Havano rapide transformigxis en cxefa marhaveno por intersxangxo de varoj inter la Nova kaj la Malnova Mondo, kaj gxi estis grava centro por la Hispana sxiparo aganta en Ameriko. Dum jarcentoj Havano altiris la atenton de povaj landoj kaj de korsaroj, kaj ankoraux videblas la tiama beleco el la muroj de la fortikajxoj, el la fasadoj de malnovaj domegoj kaj pregxejoj, en la vastaj kaj imponaj avenuoj kaj en parkoj kaj gxardenoj.

   La urbo havas tri cxefajn partoj: Malnova Havano, Centra Havano kaj Vedado.

   Malnova Havano estis nomumita de UNESCO Kultura Havajxo de la Homaro en 1982, kaj gxi havas la plej grandan nombron de historiaj konstruajxoj. En la mallargxaj stratoj, multaj el kiuj ankoraux estas el sxtonoj, trovigxas kontruoj de la kolonia epoko, cxefe de la tempo inter la 17a kaj 19a jarcentoj.

   La Placo de Armiloj, la plej antikva el la Havanaj placoj estas la koro de Malnova Havano, cxar cxirkaux gxi formigxis la unua vilagxo. Tie trovigxas la Palaco de la Kapitanoj, kie nun estas la Muzeo de la Urbo. Tiu estas unu el la plej belaj kontruajxoj de la urbo, kaj gxi estis sidejo de la urbestroj dum preskaux 200 jaroj.

   Proksime staras la fortikajxo de la Regxa Armeo, cxe kies pinto trovigxas la famkonata Giraldilla. Kaj tre proksime trovigxas la Katedralo de Havano, kun baroka stilo. La cxefa sonorilo pezas 7 tunojn, kaj gxi estis konstruita en Hispanio. La pejzagxon kompletigas belaj domegoj, la Palacio del Marqués de Aguas Claras, kun la restoracio El Patio, kaj la Bodeguita del Medio.

   Cxe la alia flanko de la haveno, sub kiu iras la trafiktunelo, trovigxas unu el la plej grandaj Hispanaj fortikajxoj en Karibo, la Castillo de los Tres Reyes del Morro, kie staras granda lumturo 50 metrojn alta. Apud la Kastelo staras la Fortikajxo de San Carlos de la Cabaña, kie cxiuvespere okazas la ceremonio de la Kanonpafo, fare de soldatoj vestitaj laux stilo de la 18a jarcento.

   En Centra Havano trovigxas plej simbolaj lokoj de Kubo: la Muzeo de la Revolucio, La Nacia Muzeo de Belartoj, la Parko de la Frateco kaj la Granda Teatro de Havano. La Paseo del Prado estas longa promenejo gxis la Malekono, norda avenuo apud la maro, kaj vespera renkontejo de junuloj kaj junulinoj, kiuj fisxkaptas, sportkuras aux babilas.

   Vedado estas bela kaj luksa parto de la urbo, kun domoj unu- kaj du-etagxaj kaj belaj gxardenoj. La arkitekturo estas pli moderna.

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo