lumturo en lingva oceano


  Prezentopaĝo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Sp�tus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Sp�tus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza Prezento

Guantánamo

  Barakoa

La rivero Cangilones
 
   
   

   Camagüey

    Skiza prezento

   Fondite en 1514 sub la nomo Sankta María de Puerto Principe, la nuntempa urbo okupas la trian nacian lokon laŭ kvanto de loĝantoj.

   De la kolonia epoko restas ventroformaj akvujoj faritaj el terakoto, kaj nomataj en la hispana tinajones; de tio venas la frazo: Camagüey, la urbo de la tinajones. Promenante tra la historia Centro de la urbo, oni povas vidi la naskiĝdomojn de Ignacio Agramonte kaj de Nicolás Guillén la urbodomon, la Palacon de Tribunaloj, la Bulvardon en la Strato República, la Ĝeneralan tombejon. Camagüey havas la plej grandan urban parkon en Kubo, kaj ĝi nomiĝas Casino Campestre.

   Malproksime de la urbo estas du bonegaj turismejoj: La kampara loko Las Clavellinas, kaj la plaĝo Santa Lucia, ĉe la norda marbordo. Tiu plaĝo estas tre interesa pro la koralaj rifoj.

    Esperanto en Camagüey

   Pri Esperanto, jen afero konata jam en Camagüey ekde la komenco de la 20-a jarcento. La unua esperantisto alvenis tien ĉi en 1904. Li estis la hispano Ricardo Vicente, pastro kaj instruisto en Katolika lernejo. En Hispanio mem li aŭtodidakte havigis al si la lingvon internacian, kaj en Camagüey li fariĝis la unua propagandisto. Longa estas la historio de la E-movado en Camagüey post la alveno de tiu pioniro. Do, la unua spuro de la movado en Camagüey ŝuldiĝas al semoj postlasitaj de antaŭaj propagandistoj. En 1980 okazis la renaskiĝo de la movado. Pluraj interesitoj komencis la lernadon post la fondo de Kuba Esperanto-Asocio, KEA, en la antaŭa jaro. Nuntempe oficiale funkcias la Provinca Filio de KEA en Camagüey, kies anaro plimultas en la ĉefurbo, kaj grupoj organizitaj en la urbetoj Cascorro kaj Florida.

   Nuntempe funkcias la Junklubo de la Lingvo, kun sidejo en la lokalo de la Sindikata Klubo nomata Yarabey.

   Inter diversaj eventoj kaj renkontiĝoj ĉiujare okazas la Renkontiĝo por Apliko de Esperanto al la Komunumo, RAEK, kiu ricevas la apogon de la Municipa Direkcio de Kulturo.

Jorge Luis González Santillán       

Informaciones en español

x-metoda enhavo

 


Tinajón

Parko Agramonte

Pliaj fotoj

Paĝo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Paĝadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto: : esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)