Camagüey
Skiza prezento
Fondite en 1514 sub la nomo Sankta María de Puerto Principe, la nuntempa urbo okupas la trian nacian lokon laux kvanto de logxantoj.
De la kolonia epoko restas ventroformaj akvujoj faritaj el terakoto, kaj nomataj en la hispana tinajones; de tio venas la frazo: Camagüey, la urbo de la tinajones. Promenante tra la historia Centro de la urbo, oni povas vidi la naskigxdomojn de Ignacio Agramonte kaj de Nicolás Guillén; la urbodomon, la Palacon de Tribunaloj, la Bulvardon en la Strato República, la Gxeneralan tombejon. Camagüey havas la plej grandan urban parkon en Kubo, kaj gxi nomigxas Casino Campestre.
Malproksime de la urbo estas du bonegaj turismejoj: La kampara loko Las Clavellinas, kaj la plagxo Santa Lucia, cxe la norda marbordo. Tiu plagxo estas tre interesa pro la koralaj rifoj.
Esperanto en Camagüey
Pri Esperanto, jen afero konata jam en Camagüey ekde la komenco de la 20-a jarcento. La unua esperantisto alvenis tien cxi en 1904. Li estis la hispano Ricardo Vicente, pastro kaj instruisto en Katolika lernejo. En Hispanio mem li auxtodidakte havigis al si la lingvon internacian, kaj en Camagüey li farigxis la unua propagandisto. Longa estas la historio de la E-movado en Camagüey post la alveno de tiu pioniro. Do, la unua spuro de la movado en Camagüey sxuldigxas al semoj postlasitaj de antauxaj propagandistoj. En 1980 okazis la renaskigxo de la movado. Pluraj interesitoj komencis la lernadon post la fondo de Kuba Esperanto-Asocio, KEA, en la antauxa jaro. Nuntempe oficiale funkcias la Provinca Filio de KEA en Camagüey, kies anaro plimultas en la cxefurbo, kaj grupoj organizitaj en la urbetoj Cascorro kaj Florida.
Nuntempe funkcias la Junklubo de la Lingvo, kun sidejo en la lokalo de la Sindikata Klubo nomata Yarabey.
Inter diversaj eventoj kaj renkontigxoj cxiujare okazas la Renkontigxo por Apliko de Esperanto al la Komunumo, RAEK, kiu ricevas la apogon de la Municipa Direkcio de Kulturo.
Jorge Luis González Santillán
|
|
|