Historio
La poresperanta agado en Kubo (1904-2004)
La poresperanta agado en Kubo ekdisvolvigxis komence de la pasinta jarcento, koincide kun la fondigxo de Esperanto-asocioj en kelkaj Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904.
Cxirkau tiu jaro, disaj izoluloj eklernis la lingvon kaj fondis klubojn tra la lando: pastro Ricardo Vicente en Camagüey, d-ro Rafael Crespo Rangel en Báez, kaj d-ro Eduardo Francisco Rodríguez en Sagua la Grande. Ankau propagandis Esperanton kelkaj eksterlandanoj, precipe hispanaj, tamen mankas fidindaj informoj pri ili.
Plej meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto nialande faris la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas gxis nun la plej elstara Kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de la Internacia Lingvo.
Dum marto 1906, en la Havana semajna magazino El mundo ilustrado, li aperigis artikolon (en kvar partoj) titolitan "El Lenguaje Universal" (La Universala Lingvo), sub la pseudonimo d-ro Novemo, kio mem montras lian familiarecon kun la Zamenhofa lingvo. La artikolo, tre detale kaj objektive prezentas Esperanton al la Kuba publiko. Tie, Ortiz proponas fondon de Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, kaj de revuo Kuba Stelo.
La iniciaton de Ortiz daurigis la advokato Mariano Aramburo Machado, kiu publikigis en 1907 du artikolojn en la revuo El Fígaro, de Havano, kie li, per suficxaj argumentoj, rifuzas kontrauajn opiniojn pri Esperanto. Ambau artikoloj aperas poste en cxapitro de lia verko Literatura crítica, eldonita en 1909 en Parizo.
Reehxe al propagando aperigita de prestigxaj kleruloj, fondigxis en Santiago de Cuba - la 18an de oktobro 1909 - Kuba Esperanta Societo, sub la gvido de S-ro Pedro Pablo Valiente. Du privataj lernejoj ekinstruis la lingvon kaj la societo eldonis la unuan Kuban E-gazeton Kuba Stelo, kiel proponite de Ortiz (pri tiu grava okazintajxo li raportis en la jxurnalo Diario Español).
Kuba Esperanta Societo klopodis farigxi tutlanda organizajxo, kaj tiucele nomumis "konsulojn esperantistajn" en diversaj lokoj kie jam ekzistis Esperanto-kluboj. La societo kaj la eldonajxo (nur aperis du eldonnumeroj, januaro kaj februaro 1909) havis tre mallongan vivon. Pro ne konataj kialoj, ambau fiaskis en tiu jaro.
Pro la pereo de KES, la E-klubo de Havano fondis en la cxefurbo (la 1an de januaro 1910) Societon Kuban por la Propagando de Esperanto (SKPE), kiun gvidis Antonio Alemán Ruiz, tiama studento pri juro. Al gxi aligxis kluboj el 14 urboj kaj vilagxoj. SKPE aperigis nian duan E-revuon: Cuba Esperantista.
La 5a kaj 6a Universalaj Kongresoj en Barcelono 1909 kaj Vasxingtono 1910, grave influis la organizon de la Kubaj esperantistoj. Per malgrandaj pasxoj, la afero avancis. SKPE, kun vera tutlanda karaktero, starigis rilatojn kun UEA kaj, iom poste, malfermis Centran Oficejon, fondis Esperantistan Librovendejon, kaj informoficejon por eksterlandaj esperantistoj vizitantaj Havanon. Grava evento estis ankau aperigo de Esperanto-kurso, verkita de Alemán Ruiz, sur la pagxoj de la magazino Bohemia, en la jaro 1912. Tiam la CO registris 449 geesperantistoj en la lando.
Okaze de la inauguro de enlanda aerposxto, la esperantista filatelisto s-ro José María Oliva Cuesta pretigas specialajn kovertojn, kie aperas kelkaj klarigoj en la hispana, esperanta kaj angla lingvoj; maldekstre oni legas: "Correo Aéreo, Aera Posxtvojo, Air Postway". Lastamomente, pro teknikaj kialoj, la flugo ne efektivigxis en la antauxvidita dato (1914.02.24) kaj la leterojn oni ekspedis trajne. Hodiaux, tiaj kovertoj estas veraj rarajxoj.
En 1916, Cuba Esperantista cxesas aperi, kaj gxin anstatauas Latinamerika Esperantisto, organo de Societo Kuba por la Propagando de Esperanto kaj de la proponita Latinamerika Ligo de Esperanto. Inter aliaj gravaj aferoj diskonigitaj tie estas pasxtelo de d-ro Zamenhof (tiu, kiu aperas en la telefonkartoj prezentitaj dum la 6a TAKE) donacita de la autoro, Kuba pentristo Esteban Valderrama, al SKPE en 1917. Malgrau la fakto, ke temas pri bonkvalita kaj enhavricxa revuo, gxi vivis mallonge (de marto 1916 gxis majo 1918).
La 15an de aprilo 1923 - post reorganizo de la landa agado, konsiderante unuavice propagandon -, okazas la unua radia E-disaudigo, pere de la radiostacio 2DW (strato Obrapía n-ro 93), nome disertacio de d-ro Alemán Ruiz, titolita "Bezono de internacia lingvo por radiotelefona komunikado". Ankau kun la celo plidisvastigi Esperanton, de la 31a de marto gxis la 6 de aprilo 1924, SKPE okazigas Esperantistan Semajnon. Iom poste, inter 1926 kaj 1927, oni instruas la lingvon en la Popola Universitato José Martí, kiel parton de la studprogramoj.
En la Havana Universitato, la poldevena studento s-ro Elias Johns (originale Johnofski) prezentis, la 14an de majo 1928, doktorigan disertacion titolitan "El problema de una lengua auxiliar internacional y su solución: el Esperanto" (La problemo de internacia helplingvo kaj ties solvo: Esperanto), kiu ankau aperis libroforme. gxi estas la unua (kaj gxis nun ununura) prezento de Esperanto en nia landa altlerneja sistemo. La konkludoj de tiu bone dokumentita verko substrekas la bezonon enkonduki Esperanton kiel la plej racian solvon por la tutmonda lingvoproblemo.
Menciindn okazintajxon cxefrolis 16 laboristaj organizoj, kiuj utiligis Esperanton por sendi salutmesagxon (per privataj rimedoj) al sovetiaj kamaradoj en irkutsko, okaze de la Tago de Laboristoj la unuan de majo 1930. Post tiu jaro, la poresperanta agado en la lando restas nur preskau sur la kampo de propagando: dekoj da artikoloj, informoj kaj notoj aperas en la gazetaro.
La dua duono de la 30aj jaroj vidas aperon de Esperanto kelkfoje inter la dek du lingvoj uzitaj por diskonigi anoncon en la revuo Habano, dedicxita al la fame konataj Kubaj cigaroj. La teksto diras: "Sur la ujoj de la legitimaj Habanaj Cigaroj sin trovas tiu cxi sigelo de garantio de Kuba Registaro".
Sendube, la tutlanda socipolitika situacio, kaj la alproksimigxo kaj ekesto de la Dua Mondmilito malhelpis la tutan poresperantan agadon. Tamen en tiu epoko rimarkindas kontribuo de la gazetaro en la propaganda flanko, kio vere garantiis pluvivon de Esperanto dum tiom malfavoraj kondicxoj. Dekoj da artikoloj, informoj kaj notoj aperis tiutempe en Cuba Intelectual, El Fígaro, Heraldo de Cuba, Diario de la Marina, Bohemia, Información, El País, Cúspide, Carteles, ktp.
Meze de la 40aj jaroj notindas E-espozicio kun kelkaj cxirilataj dokumentoj kaj en 1947 somera kurso organizita en la Fakultato pri Sciencoj de la Havana Universitato. En tiu jaro, la delegito de UEA en Havano, s-ro Heriberto Cociña Cociña, prelegas pri Esperanto, kune kun franca esperantisto en la Ronde de Amikoj de la Franca Kulturo.
Kaj meze de 1948 fondigxas Kuba Esperantista Asocio, denove sub la gvido de Alemán Ruiz. Tiu asocio subtenis tre gravan hispanlingvan bultenon pri diversaj movadaj aspektoj en- kaj eksterlandaj. En nia arkivo ekzistas dekoj da ili, krom pluraj cirkuleroj, leteroj kaj komunikoj, kiuj enhavas centojn da diverstipaj informoj. Nia Komisiono pri Historio konservas ankau la statuton de tiu organizajxo, el la jaro 1948.
Meze de la 50aj jaroj elstaras la agado de s-ro Raúl Juárez Sedeño, kiu farigxis reprezentanto de UEA en la lando. Li nuntempe estas Honora Membro de KEA kaj de UEA.
Dum la unuaj jaroj post la socipolitikaj revoluciaj transformigxoj de 1959, la pereanta esperantista asocio ne kapablis reorganizigxi. En 1962, Juárez Sedeño instruas la lingvon al aro da interesitoj kiuj, de la 14a gxis la 21a de julio 1963, organizas ekspozicion kaj en septembro fondas la Esperantistan Grupon de Camagüey. La 12an de oktobro 1964 fondigxas la unua Esperanto-Rondo en Ciego de Ávila. gxia prezidanto, s-ro Pedro Pablo Lamas Díaz (nuntempe Honora Membro de KEA kaj de UEA) organizis ekspozicion en la municipa biblioteko.
Fine de la sesdekaj jaroj, cxe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon da informoj pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon gxis 1971. Tiam en la cxefurbo arigxis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj en oktobro kunfondis Havanan E-Grupon, kiu sxangxis la nomon en 1972 al Havana E-Rondo (HER). Dum tiujara vizito de d-ro Paul Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn arangxojn kaj ebligis lian renkontigxon kun funkciuloj de MINED al kiuj li informis pri la instruado de Esperanto en aliaj landoj.
Rezulte de la aktiva laboro de _HER, la 17an de augusto 1974, fondigxis en Havano - sen registara aprobo - Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas komencigxon de nova etapo, cxefe de propagando kaj demarsxoj por la oficialigo de KEA kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj. En oktobro 1977, okaze de vizito al Havano, la elstara vjetnama esperantisto s-ro Nguyen Van Kinh esprimis al la autoritatoj sian deziron kunsidi kun la Kubaj esperantistoj. La renkontigxo okazis en la sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, cxar tio revigligis la movadan aktivadon.
Kadre de la 11a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo okazinta en Havano en ulio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidentaj landoj kaj havanaj esperantistoj organizis modestan arangxon, kie la IL ludis sian rolon. Post okazigo de baza kurso, kie sukcese lernis la lingvon pluraj centoj da personoj, oficiale fondigxis la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16an de junio 1979.
La 3an de januaro 1983 oni malfermis Centran Oficejon de la Asocio (str. Neptuno kaj Industria, Centra Havano), kiu iom post iom farigxis renkontigejo por aktivuloj, estraranoj, movadanoj..., kiuj krom labori por Esperanto, ankau praktikis kaj gxuis la lingvon. Tiel ankau oni komencis eksperimenti diversmaniere, estigxis lernejoj en aliaj provincoj kaj nia instrusistemo plibonigxis.
Kiel landa asocio, KEA partoprenis unuafoje Universalan Kongreson (la 68an) en Budapesxto 1983. Tie gxi aligxis al UEA. Dum kreskas la rilatoj inter KEA kaj aliaj landaj asocioj, interne gxi kunordigas tutlande la agadon de esperantistoj kaj apogantoj sur la terenoj instrua, sciencteknika, traduka, informa, junulara kaj sur aliaj laborkampoj.
Meze de 1986, dum la 2a Internacia Librofoiro de Havano, okazas Esperanta Teknika Konferenco en la Kongresa Palaco, kun la cxesto deSimo Milojevicx, gxenerala Direktoro de UEA. La evento inkluzivis ekspozicion kaj tri prelegojn fare de estraranoj de KEA: Andrés Piñera (vicprezidanto), Julián Hernández (instruado) kaj Maritza Gutiérrez (propagando).
La jaro 1987 alportis grandajn sukcesojn por nia lando: kadre de la 72a Universala Kongreso, okazinta en Varsovio (Pollando), oni aprobis la realigon de la 75a UK en Havano; dum la 4a, 5a kaj 6a de decembro oni efektivigas la Unuan Tutlandan Kongreson de KEA en nia cxefurbo, kiun partoprenis 600 Kubaj delegitoj. gxi tre favore impresis la vizitantojn (inter ili la gxenerala Direktoro kaj d-ro Otto Haszpra, tiama estrarano de UEA). gxi rolis kiel decidiga faktoro por venigi la 75an UK al Kubo.
La unua KEA-Kongreso starigis antau ni novajn perspektivojn. El tio fontis, kun sxtata subteno, projekto efektivigi nialande la Internacian Konferencon Esperanto´88, "Por la evoluo de Esperanto en Iberameriko", kies plej elstara rezulto estis la renkontigxo inter reprezentantoj de Latinamerikaj E-organizajxoj. Tiam gastis en Havano esperantistoj el deko da landoj. Tio ebligis unuavice reciprokan interkonatigxon kaj ankau starigon de kunlaboraj rilatoj cxihemisfere. Mirigis cxiujn nia sukceso rilate E-elsendojn de Radio Havano Kubo, kiu ekde la komenco mem farigxis internacia tribuno de Esperanto en Ameriko.
Okaze de la deka datreveno de KEA, la 16an de junio 1989 aperis Avanco, oficiala asocia organo, kies celo estas oferi al nia esperantistaro umbilikan ligilon nutrivan kaj dinamisman. gxi farigxas bildo kaj tribuno pri la Kuba Esperanto-movado delonge revitaj. Omagxis la datrevenon ankau la 1a Kuba E-Kulturfestivalo, kiu sukcese okazis en urbo Santa Clara, kun amaso de esperantistoj el diversaj provincoj.
La jaro 1989 vidis la aperon, krome, de speciala grupo por la disvastigo de la Internacia Lingvo: Esperanta Literatura Tradukmetiejo (ELT), kiu funkcias sub la auspicio de la Tradukista Sekcio de Nacia Unuigxo de Verkistoj kaj Artistoj (UNEAC). ELT laboras konstante kaj partoprenas en periodaj renkontigxoj.
La okazigo de la 75a UK en Havano - inter la 14a kaj la 21a de julio 1990 - permesis diskonigi gravajn aspektojn de nia movado en- kaj eksterlande. La partopreno de cxefkomandando Fidel Castro en la solena inauguro de la UK alportis specialan signifon kaj gravecon al la jara tutmonda renkontigxo. Diversaj amaskomunikiloj raportis la fakton.
Tuj post la UK okazis la 46a Internacia Junulara Kongreso en Playa Girón - inter la 22a kaj la 28a de julio - kaj samtempe, la 12a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Intruistoj (ILEI), en hotelo Hanabanilla, kie antaue oni fondis Internacian Esperanto-Centron, kiu bedaurinde ne pluvivis, cxefe pro tio, ke la ideo montrigxis tro revolucia kaj farigxis nerealigebla. KEA eldonis kunlabore kun turisma entrepreno faldfolion, kiu trairis la mondon, sed reagoj ne alvenis. Tiel finigxis bela projekto iel mortnaskita.
La 17an de julio 1991 KEA translokigxis al nova sidejo (Vista Alegre n-ro 264, municipo 10 de Octubre), multe pli komforta kaj ampleksa, kaj preskau kvar monatojn poste (inter la 8a kaj la 10a de novembro) efektivigxis, ege sukcese, la 2a Kuba Esperanto-Festivalo, kie cxeestas 387 geesperantistoj el dek unu provincoj, malgrau la malfavora ekonomia situacio de tiu epoko en la lando.
De la 4a gxis la 10a de februaro 1992 KEA partoprenis la Internacian Librofoiron Havano ´92, kaj en aprilo cxeestis en Expolingua ´92, ankau per stando; krome oni prezentis kelkajn prelegojn, kadre de speciala E-simpozio. Prelegis Julián Hernández Angulo, Alexis Otero Castellón, Héctor Jiménez Batista, Orlando Raola González, Maritza Gutiérrez González, Juan R. Rodríguez Gómez kaj Juan Lázaro Besada.
La tutan jaron la Nacia Sidejo okazigis arangxojn dufoje monate, kun amaso de partoprenantoj; dufoje monate, junularaj renkontigxoj en alternaj vendredoj. Meze de junio okazis en la Nacia Sidejo la 1a Nacia Seminario, kie cxeestas estraranoj kaj aktivuloj el preskau cxiuj provincoj de la lando.
Fine de 1992 KEA komencis akcepti eksterlandajn gastojn kaj lui siajn cxambrojn por plimultigi la enspezojn, cxefe valutojn. En decembro vizitis la landon gesinjoroj Detlev kaj Wera Blanke, kiuj prelegas al esperantistoj en Urbo Havano kaj Santiago de Cuba, kaj ankau al specialistoj kaj studentoj en la Havana kaj Orienta universitatoj.
La jara renkontigxo de la Komitato de KEA (plej alta asocia instanco), kunsidanta en Santiago de Cuba la 30an kaj 31an de januaro 1993, analizis (kiel jam tradicias cxiujare) la agadon de KEA dum 1992, aprobis la bugxeton por la nova jaro kaj, inter aliaj gravaj aferoj, elektis Estraron, lau nova Statuto, por la periodo 1993-1995.
En aprilo 1993 ripetigxas la partopreno de KEA per stando en Expolingua ´93, kie ni prezentis kelkajn prelegojn kaj afisxojn, dum la asocianoj interrilatigxas kun diversaj institucioj kaj centroj rilataj al tradukado, eldonado kaj instruado de lingvoj. Meze de la jaro, okazis la 2a Nacia Seminario por aktivuloj el la tuta lando. Samtempe, kaj iom poste, kelkaj estrarnaoj de KEA vojagxas eksterlanden pere de diversaj rimedoj. Du el ili subvenciitaj de la grupo KUUK (Kubanoj al Universalaj Kongresoj), fondita en Londono tiucele en februaro samjare.
Rilate la sekvintajn dek jarojn, celante ne tro kotopoi pri la sukcesplena asocia antaueniro malgrau cxio, rimarkindas la plej pinte gravaj okazintajxoj:
- Tri KEA-kongresoj (1996, 1999 kaj 2002)
- Stando en Internaciaj Librofoiroj Havano 1994-2003
- Stando en Librofoiroj Santo Domingo (Dominika Respubliko) 2002-2003 kaj Guadalajara (Meksiko) 2003
- Prelegoj kaj standoj en cxiuj lingvofoiroj Expolingua
- Naciaj Seminarioj por Instruantoj kaj/au pri Informado (1994-2003)
- Du simpozioj cxe la Nacia UN-Asocio (1997 kaj 1999)
- Naciaj Seminarioj por Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (SAEST, 1995, 1997 kaj 2000)
- Partopreno de oficialaj Kubaj delegacioj al UK-oj (1994-2003)
- Partopreno en tri Tutamerikaj Kongresoj de Esperanto (1996, 1999 kaj 2001)
- Membrigxo en la Amerika Komisiono de UEA ekde gxia kreado en 1994
- Eldonado de kelkaj libroj (originale verkitaj en Esperanto au tradukitaj)
- 16-jara dimancxa radioprogramo en Esperanto per Radio Havano-Kubo
- Du tutlandaj infanfestivaloj (2000 kaj 2002)
- Kuba Kultura E-Festivalo (1998)
- Prezento de dekoj da ekspozicioj por la publiko en kulturklerigaj institucioj
- Esperanto lego-haloj en du provincaj bibliotekoj
- Jaraj komitatkunsidoj 1994-2003
- Centoj da intervjuoj kaj programoj per radio kaj televido
- Okazigo de dekoj da tutlandaj, regionaj kaj provincaj renkontigxoj
- Aperigo de dekoj da artikoloj, informoj, ktp. en la gazetaro
- Dekoj da prelegoj pri Esperanto en eksterasociaj institucioj
- Dekoj da prelegoj pri eroj de nia E.agado en Ameriko, Europo, Azio kaj Australio
- Instruado de centoj da kursoj: regulaj, superaj, ekspresaj, radiaj, krom Perkoresponda Kurso
- Partopreno en diversaj fakaj konferencoj eksterasociaj (pri tradukado, literaturo, lingvistiko...)
- Aktivaj interrilatoj kun institucioj kulturklerigaj, edukaj, registaraj...
Kaj 2004, jaro de la centjarigxo de la poresperanta agado en Kubo kaj de la 25a datreveno de KEA komencigxis ege aktiva: sukcesa jara komitakunsido (Havano, 23a gxis 25a de januaro), 6a Tutamerika Kongreso de Esperanto (21a gxis 27a de marto), kaj forta laborplano por la venontaj monatoj: provincaj seminarioj pri Aktivula Trjnado en Camagüey (aprile), Urbo Havano (maje), Santiago de Cuba (junie), Guantánamo (septembre), Sancti Spiritus (oktobre) kaj Granma (novembre); 3a Tutlanda Kultura Infanfestivalo (Guantánamo, 9a gxis 10a de julio) krom kursoj, regionaj renkontigoj, partopreno en la 89a UK kaj ILEI-Konferenco...
gxenerale, analizante la agadon de la asocio en la lastaj jaroj, rimarkeblas, ke nia bildo, nacie kaj internacie, plimaturigxis; KEA nutras sin per aktivuloj kaj kadreoj kunportantaj novan agadstilon. Oni antauvidas praktikan utiligon de la IL, ne nur de movada vidpunkto, kaj niaj rilatoj kun sxtataj instancoj montrigxas promesplenaj por la E-movado.
Fakte, malgrau malfacilajxoj, nia agado kreskas, atingas plenagxon kaj antauvidas viglan vivon de Esperanto en Kubo.
Fonto: La poresperanta agado en Kubo (1904-2004), aperinta en la Kongresa Libro de la 6a TAKE, kaj verkita de: Juan Ramón Rodríguez Gómez Komisiono pri Historio, Kuba Esperanto-Asocio.
Iri supren
|