E-Klubo en Pedagogia Universitato

"Malfermiĝis E-klubo en Pedagogia Universitato, en Havano"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   Julián Hernández Angulo, profesoro de la fremdlingva fakultato de la universitato Enrique José Varona, en Havano, malfermis E-klubon tie kun la partopreno de pli ol 15 studentoj kaj profesoroj, fine de marto.

   Trifoje semajne li gvidos 20minutan renkontiĝon por la klubanoj kaj malfermos sekcion en la biblioteko tiel ke la interesitoj studu kaj legu pri la lingvo. Li jam muntis tie murgazeton kun plej diversaj informoj pri Esperanto.

   Baldaŭ la klubanoj fariĝos membroj de Kuba E-Asocio. Li esperas ke en la estonteco ili pli aktive partoprenu la vivon de la komunumo.

raportis: Julián Hernández, prezidanto de KEA




(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo