E-Klubo en Pedagogia Universitato

"Malfermigxis E-klubo en Pedagogia Universitato, en Havano"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   Julián Hernández Angulo, profesoro de la fremdlingva fakultato de la universitato Enrique José Varona, en Havano, malfermis E-klubon tie kun la partopreno de pli ol 15 studentoj kaj profesoroj, fine de marto.

   Trifoje semajne li gvidos 20minutan renkontigxon por la klubanoj kaj malfermos sekcion en la biblioteko tiel ke la interesitoj studu kaj legu pri la lingvo. Li jam muntis tie murgazeton kun plej diversaj informoj pri Esperanto.

   Baldaux la klubanoj farigxos membroj de Kuba E-Asocio. Li esperas ke en la estonteco ili pli aktive partoprenu la vivon de la komunumo.

raportis: Julián Hernández, prezidanto de KEA




(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo