Malkovro kaj konkero
"La plej bela
terpeco, kiun homaj okuloj iam vidis"
Estas konate, ke tiun frazon elparolis Kristoforo
Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492. La celo
de lia vojaĝo estis trovi oron, sed la nova mondo donacis al li belaĵon
kaj tabakon. La sekvintan jaron la admiralo revenis al tiu ĉi
hemisfero, kaj post malkovro de Puerto Rico kaj Antillas Menores,
li denove trafis Kubon kaj konkludis, ke ĝi estis kontinento.
En postaj jaroj Kubo restis forgesita pro sia manko de oro, sed la reĝo
Fernando daŭre atentigis pri ĝi kun la celo precizigi ĉu
estis aŭ ne oro. Kredeble en 1509, Sebastián
de Ocampo ĉirkaŭiris Kubon per du karaveloj, kaj post 6 aŭ 8
monatoj li anoncis, ke Kubo estas insulo.
En la sama jaro, la leŭtenanto Diego Velázquez ricevis la
taskon okupi la insulon kaj raporti pri la ekzisto aŭ ne de oro. Li kun
proksimume 300 homoj, elŝipiĝis en 1511 proksime de Maisí kaj
komencis la konkeron.
La indiĝenoj malforte reagis, kaj sendube kun timo al tiuj armitaj
kaj strange vestitaj "dioj". La ĉefa gvidanto de la indiĝena
defendo kontraŭ la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj
bruligita.
Post la konkero de la tuta insulo, Velázquez fondis la 7 unuajn vilaĝojn:
Trinidad, Sancti-Spíritus, Santa María del Puerto Príncipe, Santiago de
Cuba, La Habana, Bayamo kaj Baracoa.
|