Malkovro kaj konkero
"La plej bela
terpeco, kiun homaj okuloj iam vidis"
Estas konate, ke tiun frazon elparolis Kristoforo
Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492. La celo
de lia vojagxo estis trovi oron, sed la nova mondo donacis al li belajxon
kaj tabakon. La sekvintan jaron la admiralo revenis al tiu cxi
hemisfero, kaj post malkovro de Puerto Rico kaj Antillas Menores,
li denove trafis Kubon kaj konkludis, ke gxi estis kontinento.
En postaj jaroj Kubo restis forgesita pro sia manko de oro, sed la regxo
Fernando dauxre atentigis pri gxi kun la celo precizigi cxu
estis aux ne oro. Kredeble en 1509, Sebastián
de Ocampo cxirkauxiris Kubon per du karaveloj, kaj post 6 aux 8
monatoj li anoncis, ke Kubo estas insulo.
En la sama jaro, la leuxtenanto Diego Velázquez ricevis la
taskon okupi la insulon kaj raporti pri la ekzisto aux ne de oro. Li kun
proksimume 300 homoj, elsxipigxis en 1511 proksime de Maisí kaj
komencis la konkeron.
La indigxenoj malforte reagis, kaj sendube kun timo al tiuj armitaj
kaj strange vestitaj "dioj". La cxefa gvidanto de la indigxena
defendo kontraux la hispana invado, Hatuey, estis kaptita kaj
bruligita.
Post la konkero de la tuta insulo, Velázquez fondis la 7 unuajn vilagxojn:
Trinidad, Sancti-Spíritus, Santa María del Puerto Príncipe, Santiago de
Cuba, La Habana, Bayamo kaj Baracoa.
|