lumturo en lingva oceano


  Prezentopagxo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Spíritus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Spíritus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza prezento

Guantánamo

  Barakoa
 
 
Kuba Blazonsxildo
(Bildo)
   
   

   Naciaj Simboloj

      La Kuba flago

   En 1849 la Kuba generalo Narciso López elpensis la Kuban flagon, kaj li sciigis sian amikon Miguel Teurbe Tolón pri la ideo, kaj Miguel desegnis la flagon, kiun poste faris la edzino de Miguel, Emilja. La flago estis 50 centimetrojn longa kaj 35 centimetrojn largxa, mankudrita kaj kun blanka stelo.
   Tri bluaj bendoj reprezentas la tiaman sxtatan dividon de la insulo: Okcidento, Centro kaj Oriento. Du blankaj bendoj reprezentas la justecon kaj dignon de la batalantaj patriotoj. La rugxa triangulo estas simbolo de la sango elversxita de la herooj, kaj la sola stelo kun pinto supren reprezentas la unuigxon de la popolo en unika brilo.

     La Kuba blazonsxildo

   La kuba patrioto Miguel Teurbe Tolón, en 1849 elpensis sxildon, kiu dum 1850 kaj 1851 estis uzata de la generalo Narciso López, cxefo de la Provinca Gubernio de Kubo, por stampi oficialajn dokumentojn kaj pagbiletojn. La sxildo estas ovalforma, dividita je du trionoj de la alteco, kie estas horizontala linio. La supra parto, la cxefa, montras maron cxe kies flankoj videblas du terpecoj -Terkapo Sable en Florido kaj Terkapo Catoche en Meksikio-, kaj sxlosilon, kiu reprezentas la eniron al la Meksikia Golfo. Malantaux cxio duonaperas la suno en la horizonto.
   La malsupra maldekstra sekcio reprezentas la tiaman politikan dividon de la insulo, per tri bluaj bendoj; dum la du blankaj bendoj rilatas al la justeco kaj digneco de la patriotoj.
   En la malsupra dekstra sekcio staras la Regxa Palmo (Palma Real, la plej utila arbo en la Kuba historio), kiel simbolo de la verda, forta kaj fruktodona grundo. Malantauxe aperas du montoj, kaj hela cxielo kun nubetoj.
   Kiel subteno aperas stagnofasko de malantaux la sxildo, indikante la unuigxon de la kubanoj. En la supro de la fasko estas cxapo kun kvinpinta stelo, kiu estas simbolo de libereco. La brancxo de verda kverko reprezentas la pacon, kaj la brancxo de lauxro signifas venkon.

Informaciones en español

Kun supersignoj

 




Pagxo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Pagxadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto:  esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)