17a librofoiro en Sancti Spíritus

"Esperanto en la 17a librofoiro en Sancti Spíritus"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   De la 25a de februaro ĝis la 2a de marto okazis en Sancti Spíritus la 17a Internacia Librofoiro, dum kiu vendiĝis libroj el pluraj landoj kaj de pluraj aŭtoroj.

   La etoso riĉiĝis pere de kulturaj programoj, kiuj inkluzivis porinfanajn aranĝojn ĉirkaŭ la centra parko Serafín Sánchez.

   Unu el la ĉefaj kulturejoj estis la bulevaro, ĉe kiu troviĝas la domo de la porinfana teatro, la artgalerio Oscar Fernández Morera, kaj librovendejoj. En la galerio trovis lokon Esperanto, pere de ekspozicio kun pluraj libroj, kasedoj kaj kompaktdiskoj.

   Multaj homoj alproksimiĝis al la Esperanta angulo, foliumis la literaturaĵojn kaj faris komentojn kaj demandojn. Kelkaj interesiĝis pri la lingvo kaj la movado, kaj ili ricevis abundajn eksplikojn de la aktorino Yoandra Isabel Rodríguez (prezidantino de la provinca E-filio), Norberto Díaz Guevara (KEA-estrarano pri informado), kaj de Norberto José Díaz, denaska esperantisto, kiu prezentis siajn ŝatatajn librojn. Al ili sumiĝis la plej juna esperantisto en Kubo, la trijara Carlos Ernesto Díaz, kiu vigle uzis Esperanton en siaj dialogoj.

   La furoraĵoj estis Asterik ĉe la Olimpiaj Ludoj (unualoke!), Mazi en Gondolando, La Nigra Insulo, ekzempleroj de Kontakto kaj Juna Amiko, Sferoj (kolekto de sciencfikcio kaj fantasto), Vere aŭ fantazie (verko de Claude Piron), la vortaro Sopena, kaj multaj vizitantoj volis aĉeti ilin.

   La plej bona rezulto estis la diskonigo de Esperanto kiel funkcianta lingvo, kiu montris sian vivantecon kaj utilecon pere de la variaj eksponaĵoj.

    

La porinfanaj libroj estis tre allogaj

Infanoj foliumas Asterik ĉe la Olimpiaj Ludoj

Dum kvar tagoj la ekspozicio allogis homojn

Yoandra Isabel kaj Norberto José

Yoandra afable respondis demandojn

La ekspozicio estis tre vizitata de junuloj

Norberto Díaz kaj Carlos Ernesto

La ekzemplero de Sferoj estis tre ŝatata de junuloj

La vizitantoj tre ŝatis la porinfanajn librojn

De proksime kaj de malproksime, sed multaj interesiĝis



raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
fotoj: ndg


(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo