17a librofoiro en Sancti Spíritus

"Esperanto en la 17a librofoiro en Sancti Spíritus"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   De la 25a de februaro gxis la 2a de marto okazis en Sancti Spíritus la 17a Internacia Librofoiro, dum kiu vendigxis libroj el pluraj landoj kaj de pluraj auxtoroj.

   La etoso ricxigxis pere de kulturaj programoj, kiuj inkluzivis porinfanajn arangxojn cxirkaux la centra parko Serafín Sánchez.

   Unu el la cxefaj kulturejoj estis la bulevaro, cxe kiu trovigxas la domo de la porinfana teatro, la artgalerio Oscar Fernández Morera, kaj librovendejoj. En la galerio trovis lokon Esperanto, pere de ekspozicio kun pluraj libroj, kasedoj kaj kompaktdiskoj.

   Multaj homoj alproksimigxis al la Esperanta angulo, foliumis la literaturajxojn kaj faris komentojn kaj demandojn. Kelkaj interesigxis pri la lingvo kaj la movado, kaj ili ricevis abundajn eksplikojn de la aktorino Yoandra Isabel Rodríguez (prezidantino de la provinca E-filio), Norberto Díaz Guevara (KEA-estrarano pri informado), kaj de Norberto José Díaz, denaska esperantisto, kiu prezentis siajn sxatatajn librojn. Al ili sumigxis la plej juna esperantisto en Kubo, la trijara Carlos Ernesto Díaz, kiu vigle uzis Esperanton en siaj dialogoj.

   La furorajxoj estis Asterik cxe la Olimpiaj Ludoj (unualoke!), Mazi en Gondolando, La Nigra Insulo, ekzempleroj de Kontakto kaj Juna Amiko, Sferoj (kolekto de sciencfikcio kaj fantasto), Vere aux fantazie (verko de Claude Piron), la vortaro Sopena, kaj multaj vizitantoj volis acxeti ilin.

   La plej bona rezulto estis la diskonigo de Esperanto kiel funkcianta lingvo, kiu montris sian vivantecon kaj utilecon pere de la variaj eksponajxoj.

    

La porinfanaj libroj estis tre allogaj

Infanoj foliumas Asterik cxe la Olimpiaj Ludoj

Dum kvar tagoj la ekspozicio allogis homojn

Yoandra Isabel kaj Norberto José

Yoandra afable respondis demandojn

La ekspozicio estis tre vizitata de junuloj

Norberto Díaz kaj Carlos Ernesto

La ekzemplero de Sferoj estis tre sxatata de junuloj

La vizitantoj tre sxatis la porinfanajn librojn

De proksime kaj malproksime, sed multaj interesigxis



raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
fotoj: ndg


(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo