(x-metodo) Iri al Prezentopaĝo
La 27an de majo 2007 la provinca estraro de la filio Granma renkontiĝis kun membroj de la perkoresponda E-kurso en la urbo Jiguaní cele al fortigo de la Esperanta agado.
La delegitaro konsistis el Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de la provinca filio Granma; Frank Cedeño Estrada, ĝenerala sekretario; Francisco Martínez Arzuaga, kasisto, kaj la komisiito Yoandris Pompa Valdespino.
Kun partopreno de 19 Esperantistoj kaj kelkaj invititoj, la aranĝo okazis en la lernejo Manuel Ascunce Domenech, sub la gvidado de Juan Manuel Machado Hernández kaj Alberto Rivero Rivero, kiuj estas lernantoj de la perkoresponda kurso. En la laborsesio oni interŝanĝis opiniojn pri Esperanto, post la enkonduka parolado farita de la prezidanto, kiu parolis pri la komenco de Esperanto, ties trajtoj kaj ebloj. Yoandris Pompa argumentis pri la gramatiko, eventoj kaj aliaj detaloj, kaj Frank Cedeño Estrada prikomentis la uzon de la lingvo en muziko, kino, literaturo, kaj la evoluon en Kubo. Fracisko Martínez invitis al studado de la lingvo kiel universala komunikilo kaj kulturilo, kaj menciis la valoron de esperantismo. .
En la fermo, Cabrera diris, ke en ĉiuj municipoj de la provinco Granma estas Esperantistoj, kaj la plej elstaraj regionoj estas Bayamo, Jiguaní kaj Buey Arriba.
Raportis: Informa sekcio de la filio en Granma