Perkoresponda kurso en Granma

"Perkoresponda kurso en Jiguaní, Granma"

(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo

   La 27an de majo 2007 la provinca estraro de la filio Granma renkontigxis kun membroj de la perkoresponda E-kurso en la urbo Jiguaní cele al fortigo de la Esperanta agado.

   La delegitaro konsistis el Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de la provinca filio Granma; Frank Cedeño Estrada, gxenerala sekretario; Francisco Martínez Arzuaga, kasisto, kaj la komisiito Yoandris Pompa Valdespino.

   Kun partopreno de 19 Esperantistoj kaj kelkaj invititoj, la arangxo okazis en la lernejo Manuel Ascunce Domenech, sub la gvidado de Juan Manuel Machado Hernández kaj Alberto Rivero Rivero, kiuj estas lernantoj de la perkoresponda kurso. En la laborsesio oni intersxangxis opiniojn pri Esperanto, post la enkonduka parolado farita de la prezidanto, kiu parolis pri la komenco de Esperanto, ties trajtoj kaj ebloj. Yoandris Pompa argumentis pri la gramatiko, eventoj kaj aliaj detaloj, kaj Frank Cedeño Estrada prikomentis la uzon de la lingvo en muziko, kino, literaturo, kaj la evoluon en Kubo. Fracisko Martínez invitis al studado de la lingvo kiel universala komunikilo kaj kulturilo, kaj menciis la valoron de esperantismo.

   En la fermo, Cabrera diris, ke en cxiuj municipoj de la provinco Granma estas Esperantistoj, kaj la plej elstaraj regionoj estas Bayamo, Jiguaní kaj Buey Arriba.

Raportis: Informa sekcio de la filio en Granma




(kun supersignoj)    Iri al Prezentopagxo