(x-metodo) Iri al Prezentopaĝo
La 1an de julio 2007 okazis renkontiĝo kadre de la kultura projekto “Juana Moreno”, de la Nacia Asocio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, en kiu partoprenis pluraj Esperantistoj kaj membroj de la projekto. Carmen Dubel Lachataignerais Popa membras en ambaŭ institucioj kaj proponis la iniciaton.
La aranĝo sukcese okazis kun partopreno de infanoj en la kultura programo, kiuj kantis tekstojn verkitajn de Carmen Dubel. La muzikensemblo “Zero”, kiu kutime rolas en aranĝoj de la asocio, kaj la kantisto Raciel Labrada Labaut dancigis la infanojn pere de Bambo kaj Dancu Amiko. Krome la malgranda ekspozicio pri kulturo kaj literaturo en Esperanto interesis ĉiujn.
Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de la provinca filio, parolis al la publiko pri la apero kaj evoluo de la internacia kaj nacia movado, kaj pri la perspektivoj de Esperanto ne nur kiel lingvo sed ankaŭ kiel movado. Li respondis multajn demandojn de la ĉeestantoj.
Reprezente de la rilatorgano ĉeestis Maidelis Garcés Solis, kiu substrekis la bonan organizadon de la kultura aranĝo kaj laŭdis la laboron de la organizantoj.
Raportis: Informa sekcio de la filio en Granma