(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
La 1an de julio 2007 okazis renkontigxo kadre de la kultura projekto “Juana Moreno”, de la Nacia Asocio de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, en kiu partoprenis pluraj Esperantistoj kaj membroj de la projekto. Carmen Dubel Lachataignerais Popa membras en ambaux institucioj kaj proponis la iniciaton.
La arangxo sukcese okazis kun partopreno de infanoj en la kultura programo, kiuj kantis tekstojn verkitajn de Carmen Dubel. La muzikensemblo “Zero”, kiu kutime rolas en arangxoj de la asocio, kaj la kantisto Raciel Labrada Labaut dancigis la infanojn pere de Bambo kaj Dancu Amiko. Krome la malgranda ekspozicio pri kulturo kaj literaturo en Esperanto interesis cxiujn.
Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de la provinca filio, parolis al la publiko pri la apero kaj evoluo de la internacia kaj nacia movado, kaj pri la perspektivoj de Esperanto ne nur kiel lingvo sed ankaux kiel movado. Li respondis multajn demandojn de la cxeestantoj.
Reprezente de la rilatorgano cxeestis Maidelis Garcés Solis, kiu substrekis la bonan organizadon de la kultura arangxo kaj lauxdis la laboron de la organizantoj.
Raportis: Informa sekcio de la filio en Granma