Agotago en Santiago de Cuba

"28a KEA-datreveno: Agotago en Santiago de Cuba"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   Okaze de la 28a datreveno de Kuba Esperanto Asocio, la Provinca Filio de Esperanto en Santiago okazigis la agotagon en sabato, la 16an de junio. Dum la agotago oni malfermis ekspozicion grafikan, literaturan kaj fotografian ĉe la provinca biblioteko, kie partoprenis pli ol 40 personoj, inter kiuj troviĝis geesperantistoj, ĵurnalistoj, reprezentantoj de aliaj neregistaraj organizaĵoj, reprezentantoj de la registaro kaj kelkaj invititoj.

   Kantinte la nacian kaj Esperantan himnojn, junulino deklamis poemon verkitan de Nia Nacia Heroo, La Rozo Blanka. Bonvenigis la ĉeestantojn sinjoro Gonzalo Collantes García kaj Alberto Fong Delgado prezidanto de la Provinca Filio; poste sinjoro Fabio Silegas kantis la kanzonon 20 jaroj. Oni omaĝis kelkajn fondintojn de Esperanto en Santiago, kiuj laboris por Esperanto iam antaŭe; oni disdonis atestilojn kaj florojn al la omaĝatoj. Daŭrigante la agotagon sinjoro Juan Ramon Rodríguez, estrarano de Kuba Esperanto Asocio prelegis pri la historio de Esperanto en Kubo.

   Aliflanke ankaŭ oni donacis kelkajn esperantajn librojn al la biblioteko kaj je la fino ĉiuj ĉeestantoj estis invititaj rigardi la ekspozicion.

Raportis: Guillermo Bes Salazar
Santiago de Cuba




(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo