(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
En la bela havenurbo Cienfuegos, kiu trovigxas en la sudo de la centro de Kubo, la lernejo de medicino gastigis someran kurson de Esperanto de la 9a gxis la 13a de julio, kun partopreno de 24 homoj, el kiuj sep estis gejunuloj el Sierra-Leono, Gujano, Gambio kaj Brazilo, kelkaj laboristoj de la lernejo kaj aliaj logxantoj.
Organizite de la grupo de Esperanto en la urbo Cienfuegos, la kurso celis la eksterlandajn lernantojn de medicino, kiuj studas en Kubo, kaj kiuj post la fino de la nuna studjaro restas en Kubo dum la somero.
Bárbara Borrell García, gvidantino de la loka grupo, kunordigis la kurson kun la fakultato de medicino, kaj la estraranoj favore reagis al la propagando kaj kunlaboris en la organizado.
La kurson preparis kaj gvidis Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado, kiu celis konatigi la lernantojn kun Esperanto kaj la movado, kun la strukturo de la lingvo, kun la rolo de Esperanto en la nuna lingva ordo, kaj pere de dialogoj kaj ekzercoj la lernantoj enkondukis sin en la lingvo mem.
En la adiauxa arangxo okazinta en la lernejo mem, kun tosto kaj mangxeto, estis disdonitaj la atestiloj pri la kurso, la membrokartojn al la novaj aligxintoj, kaj okazis arta prezento.
raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz
Klaku sur la foton por vidi gxin granda