Julio Mangada Rosenor
Sancti-Spiritus havas la honoron kalkuli pri Julio Mangada Rosenor, kiam temas
pri prestiĝaj loĝintoj. En junio 1877 li naskiĝis en la domo
numero 2 de la strato tiam nomata San Gonzalo (nuntempe numero 22, strato Plácido). Lia patro, Ruperto, estis ĉefo
de la militoficejo lokita en la nuna restoracio "El Mesón" (La
Tablego). La patrino nomiĝis Luisa, kiu estis ano de familio kun granda
prestiĝo en la pedagogia sfero.
En 1889, Julio vojaĝis al Hispanio, kie li matrikuliĝis en
milita lernejo. Tie estis multaj poloj, kaj li ekkonis pri la ekzisto de
Esperanto.
Malgraŭ lia militeco, li ĉiam apogis la proletajn ideojn, kio
en pluraj okazoj estis kaŭzo por liaj enkarceriĝoj kaj apartiĝoj
de la milita posteno. En la Hispana Civita Milito li
estis kolonelo kaj ĉefo de la trupo "mangada", kaj la popolo ĉiam laŭdis kaj respektis lin.
En 1942 li komencis loĝi en Meksiko, kie li dediĉis sin al
Esperanta agado. Li faris tradukon de "María Pineda", verko de García
Lorca; li verkis vortaron Hispana-Esperanto kun 25 000 vortoj; li pretigis
materialon titolitan "El Esperanto al alcance de todos", por lernado
de Esperanto. Julio Mangada partoprenis kvin universalajn kongresojn, inter kiuj
la unuan en 1905.
Li ĉiam estis en kontakto kun la naskiĝlando, kaj li petis havi
grunderojn de la naskiĝdomo, kuban flagon, kubajn monerojn kaj
fruktoarbeton. Julio Mangada mortis en Meksikio la 14an de aprilo
1946.
Por la Esperanta movado en la urbo de la rivero Jajabo, Julio Mangada
Rosenor estas grava, prestiĝa kaj honorinda simbolo.
Memortabulo
Fotoj pri la Memortabulo
|