Julio Mangada Rosenor
Memortabulo
Laŭ iniciato de la Provinca E-Filio en Sancti Spiritus, la 16an de novembro 2003 estis fiksita sur la muro de la domo numero 22, en la strato Plácido, memortabulo omaĝe al Julio Mangada Rosenor.
La loka skulptisto Félix Madrigal akceptis la taskon pretigi la memortabulon.
Kun ĉeesto de Yoandra Rodríguez Labrada (prezidantino de la Provinca E-Filio), Norberto Díaz Guevara, Norberto José Díaz, Francel Briel kaj kelkaj najbaroj, la memortabulo estis preta sur la muro, kaj tuj ĝi altiris la atenton de preterpasantoj, kiuj faris kelkajn demandojn.
Fotoj pri la Memortabulo
|