lumturo en lingva oceano


  Prezentopagxo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Spíritus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Spíritus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza prezento

Guantánamo

  Barakoa

Fotoj pri la Memortabulo
al Julio Mangada Rosenor
 
 
 
   
   

   Julio Mangada Rosenor

   Sancti-Spiritus havas la honoron kalkuli pri Julio Mangada Rosenor, kiam temas pri prestigxaj logxintoj. En junio 1877 li naskigxis en la domo numero 2 de la strato tiam nomata San Gonzalo (nuntempe numero 22, strato Plácido). Lia patro, Ruperto, estis cxefo de la militoficejo lokita en la nuna restoracio "El Mesón" (La Tablego). La patrino nomigxis Luisa, kiu estis ano de familio kun granda prestigxo en la pedagogia sfero.
  En 1889, Julio vojagxis al Hispanio, kie li matrikuligxis en milita lernejo. Tie estis multaj poloj, kaj li ekkonis pri la ekzisto de Esperanto.
  Malgraux lia militeco, li cxiam apogis la proletajn ideojn, kio en pluraj okazoj estis kauxzo por liaj enkarcerigxoj kaj apartigxoj de la milita posteno.     En la Hispana Civita Milito li estis kolonelo kaj cxefo de la trupo "mangada", kaj la popolo cxiam lauxdis kaj respektis lin.
  En 1942 li komencis logxi en Meksiko, kie li dedicxis sin al Esperanta agado. Li faris tradukon de "María Pineda", verko de García Lorca; li verkis vortaron Hispana-Esperanto kun 25 000 vortoj; li pretigis materialon titolitan "El Esperanto al alcance de todos", por lernado de Esperanto. Julio Mangada partoprenis kvin universalajn kongresojn, inter kiuj la unuan en 1905.
  Li cxiam estis en kontakto kun la naskigxlando, kaj li petis havi grunderojn de la naskigxdomo, kuban flagon, kubajn monerojn kaj fruktoarbeton. Julio   Mangada mortis en Meksikio la 14an de aprilo 1946.
  Por la Esperanta movado en la urbo de la rivero Jajabo, Julio Mangada Rosenor estas grava, prestigxa kaj honorinda simbolo.

  Memortabulo

  Fotoj pri la Memortabulo

 

Informaciones en español

Kun supersignoj

 



Pagxo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Pagxadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto:  esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)