lumturo en lingva oceano


  Prezentopagxo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Spíritus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Spíritus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza prezento

Guantánamo

  Barakoa

Sancti Spiritus, la urbo de l' Jajabo

 
   
   

   La urbo Sancti Spíritus

   Sancti Spiritus estas ricxa je historiaj kaj kulturaj valoroj. Trapromenante la urbon eblas koni pri la grupoj kaj sociaj klasoj en gxi logxintaj, per vizito al la simpla domo cxe la strato Pancho Jiménez No. 128 kaj al la luksaj domoj cxe la stratoj Manuelico Díaz No. 78 kaj Céspedes No. 16 .

   La placoj kaj parkoj estas tradiciaj en la Sanktaspirita urbostilo. La Parko Serafín Sánchez estas nuntempe la centro de la cxiutaga agado de la urbo, cxar tien alvenas la cxefaj stratoj, kaj cxirkaux gxi trovigxas la sidejoj de gravaj sociaj institucioj.

   La historio de la Vilagxo konservigxas en la multaj muzeoj. La plej grava estas la Muzeo de Kolonia Arto en la domo de la ricxa familio Valle Iznaga de la kolonia epoko; La Galerio de Universala Arto en la domo de la loka pentristo Oscar Fernández Morera, kaj kie prezentigxas liaj originalaj verkoj samkiel artajxoj acxetitaj per la mono de la Premio "Miguel de Cervantes Saavedra", donaco de la elstara verkisto Alejo Carpentier; la Provinca Muzeo de Sancti Spiritus, kun detaloj de la prahistorio gxis la nuntempo; la Domo de la Trobadoroj, kie en festa etoso elvokigxas lokaj artistoj kiel Miguel Companioni, auxtoro de la kanzono Mujer Perjura (Malfidela Virino), kaj Rafael Gómez (Teofilito), kiu komponis la senmortan Pensamiento (Penso Mia).

   La pasintjarcentaj militoj por la sendependo konservas siajn historiojn en la naskigxdomoj de la plej elstaraj herooj, kiel Serafín Sánchez Valdivia, kiu partoprenis en la tri militoj, kaj kiu farigxis Majoro Generalo. Krome li estis kunlaboranto de José Martí.


          Foto-Galerio de Sancti Spiritus

Informaciones en español

Kun supersignoj

 


Ponto Jajabo

Blazonsxildo de
Sancti Spíritus

Pagxo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Pagxadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto:  esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)