Radio Sancti Spíritus en
Esperanto
Radio Sancti Spíritus havas TTT-paĝaron en Esperanto
Radio Sancti Spíritus estas la nomo de la
provinca radiostacio, en la samnoma urbo de la centro de Kubo.
Antaŭ kelka tempo la estraro de la
stacio montris intereson, ke la interreta paĝo aperu ankaŭ en
Esperanto, krom la hispana kaj angla lingvoj.
Tiel estas, ke ekde la 3a de februaro 2003,
ĉe la adreso:
www.radiosanctispiritus.islagrande.cu
troviĝas E-flageto liganta al la Esperantlingva versio de la paĝo.
Rekta aliro eblas pere de la adreso:
www.radiosanctispiritus.islagrande.cu/Version%20Esperanto/EsperantoHome.htm
Tiel, Radio Sancti Spíritus fariĝis
la unua Kuba radiostacio kun TTT-paĝaro en Esperantlingva versio.
|