Skiza historio de Sancti
Spíritus
Hispanoj fondis la urbon en 1514, kiel
unu el la sep unuaj vilaĝoj en Kubo. La fondinto, Diego Velázquez, estis
akompanata de Pánfilo de Narváez, Francisco Fernández de Córdoba
(malkovrinto de Yucatán), kaj kredeble ankaŭ Bartolomé de las Casas.
La unua loko estis apud la rivero Tuinucú, sed en 1520 la loĝantoj
translokiĝis apud la riveron Jajabo pro ne preciza kialo. La
historiistoj havas tri hipotezojn:
- Atakoj de danĝeraj formikoj
- Interŝanĝo de terpeco fare de la posedantino
- Ekonomiaj problemoj
Tiel estis, ke en 1522,
Sancti-Spiritus definitive lokiĝis ĉe la maldekstra bordo de la rivero
Jajabo.
Tiam ĝi ampleksis vastan teritorion: 400 kilometrojn en
la okcidenta direkto. Oficialaj dokumentoj pruvas, ke la jurisdikcio etendiĝis
preskaŭ ĝis Bainoa, en Havano, kiu tiutempe ankoraŭ ne estis la
ĉefurbo.
La geografía situo de la urbo en la koncerna jaro, estis: 21
gradoj, 49 minutoj 45 sekundoj, laŭ la turo de la Ĉefa Preĝejo (Iglesia
Mayor).
Inter 1588 kaj 1719 okazis kelkaj atakoj de piratoj kaj
korsaroj, kun detruado de arĥivoj, stelagado, bruligo. En 1665 la urbo
estis rekonstruita. La 20an de aŭgusto 1667, bone armita grupo de
defendantoj sukcesis forkurigi piratojn dum nova atako. La evoluo de la urbo
estis alloga por tiaj rabistoj, kiuj la 13an de decembro 1719 sukcesis detrui
kelkajn bienojn antaŭ ol forkuri.
En la 19a jarcento kelkaj famuloj vizitis la teritorion: La famkonata germana
sciencisto Alejandro de Humboldt alvenis al Trinidad la 14an de marto 1801;
komence de aprilo la episkopo Juan José Díaz de Espada y Landa troviĝis
en Sancti-Spiritus, kaj li diktis rezolucion malpermesantan la entombigon de
mortintoj en la preĝejoj. La 6an de julio 1830, la nomata "nevenkebla
bataliono" de Tarragona alvenis al Sancti-Spiritus.
Inter la jaroj 1831 kaj 1848, la loĝantaro
en la teritorio nombris 42 204 homojn, el kiuj 7 417 liberaj nigruloj kaj 9 553
sklavoj.
La 15an de julio 1839 okazis la inaŭguro de la Ĉefa
Teatro (Teatro Principal), post 11 monatoj de laboro.
La plej ŝatataj festoj inter 1849 kaj 1861, estis Sankta Semajno, Santiago
kaj Kristnasko, dum kiuj montriĝis la religia karaktero de la tiama popolo.
Per Reĝa Ordono de la 12a de majo 1862, la vilaĝo
Sancti-Spiritus ricevis la nomon Urbo Sancti-Spiritus, kaj la loĝantoj
festis senhalte dum pluraj tagoj. La urbo estis bele ornamita, kaj okazis
militaj paradoj.
La Kuba Respubliko naskiĝis la 20an de majo 1902, kiam
Tomás Estrada Palma fariĝis Prezidento.
La 2an de decembro 1957 alvenis la ŝipo Granma kun
81 homoj gvidataj de Fidel Castro Ruz.
La 23an de decembro 1958, je la 6:30 ptm, la loka radiostacio
CMHT disaŭdigis la novaĵon: Sancti-Spiritus estas libera teritorio.
Laŭ statistiko de decembro 1994, la loĝantaron de
Sancti-Spiritus konsistigas 119 561 homoj, el kiuj 59 884 estas viroj kaj 59 677
virinoj.
|