lumturo en lingva oceano


  Prezentopagxo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Spíritus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Spíritus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza prezento

Guantánamo

  Barakoa

Sancti Spiritus, la urbo de l' Jajabo
 
 
 
   
   

   Skiza historio de Sancti Spíritus

   Hispanoj fondis la urbon en 1514, kiel unu el la sep unuaj vilagxoj en Kubo. La fondinto, Diego Velázquez, estis akompanata de Pánfilo de Narváez, Francisco Fernández de Córdoba (malkovrinto de Yucatán), kaj kredeble ankaux Bartolomé de las Casas.
   La unua loko estis apud la rivero Tuinucú, sed en 1520 la logxantoj translokigxis apud la riveron Jajabo pro ne preciza kialo. La historiistoj havas tri hipotezojn:

  • Atakoj de dangxeraj formikoj
  • Intersxangxo de terpeco fare de la posedantino
  • Ekonomiaj problemoj

   Tiel estis, ke en 1522, Sancti-Spiritus definitive lokigxis cxe la maldekstra bordo de la rivero Jajabo.
   Tiam gxi ampleksis vastan teritorion: 400 kilometrojn en la okcidenta direkto. Oficialaj dokumentoj pruvas, ke la jurisdikcio etendigxis preskaux gxis Bainoa, en Havano, kiu tiutempe ankoraux ne estis la cxefurbo.
   La geografía situo de la urbo en la koncerna jaro, estis: 21 gradoj, 49 minutoj 45 sekundoj, laux la turo de la Cxefa Pregxejo (Iglesia Mayor).
   Inter 1588 kaj 1719 okazis kelkaj atakoj de piratoj kaj korsaroj, kun detruado de arHxivoj, stelagado, bruligo. En 1665 la urbo estis rekonstruita. La 20an de auxgusto 1667, bone armita grupo de defendantoj sukcesis forkurigi piratojn dum nova atako. La evoluo de la urbo estis alloga por tiaj rabistoj, kiuj la 13an de decembro 1719 sukcesis detrui    kelkajn bienojn antaux ol forkuri.
En la 19a jarcento kelkaj famuloj vizitis la teritorion: La famkonata germana sciencisto Alejandro de Humboldt alvenis al Trinidad la 14an de marto 1801; komence de aprilo la episkopo Juan José Díaz de Espada y Landa trovigxis en Sancti-Spiritus, kaj li diktis rezolucion malpermesantan la entombigon de mortintoj en la pregxejoj. La 6an de julio 1830, la nomata "nevenkebla bataliono" de Tarragona alvenis al Sancti-Spiritus.
   Inter la jaroj 1831 kaj 1848, la logxantaro en la teritorio nombris 42 204 homojn, el kiuj 7 417 liberaj nigruloj kaj 9 553 sklavoj.
   La 15an de julio 1839 okazis la inauxguro de la Cxefa Teatro (Teatro Principal), post 11 monatoj de laboro.
   La plej sxatataj festoj inter 1849 kaj 1861, estis Sankta Semajno, Santiago kaj Kristnasko, dum kiuj montrigxis la religia karaktero de la tiama popolo.
   Per Regxa Ordono de la 12a de majo 1862, la vilagxo Sancti-Spiritus ricevis la nomon Urbo Sancti-Spiritus, kaj la logxantoj festis senhalte dum pluraj tagoj. La urbo estis bele ornamita, kaj okazis militaj paradoj.
   La Kuba Respubliko naskigxis la 20an de majo 1902, kiam Tomás Estrada Palma farigxis Prezidento.
   La 2an de decembro 1957 alvenis la sxipo Granma kun 81 homoj gvidataj de Fidel Castro Ruz.
   La 23an de decembro 1958, je la 6:30 ptm, la loka radiostacio CMHT disauxdigis la novajxon: Sancti-Spiritus estas libera teritorio.
   Laux statistiko de decembro 1994, la logxantaron de Sancti-Spiritus konsistigas 119 561 homoj, el kiuj 59 884 estas viroj kaj 59 677 virinoj.

 

Informaciones en español

Kun supersignoj

 



Pagxo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Pagxadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto:  esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)