Zamenhofa Metiejo 2007

"Zamenhofa Metiejo 2007"

(x-metodo)    Iri al Prezentopaĝo

   Kun tre aktiva partopreno de 26 esperantistoj el 7 urboj, kaj kun riĉa enhavo, okazis en Guantánamo, la plej orienta kuba provinco, la Zamehofa Metiejo 2007 omaĝe al la naskiĝdatreveno de la iniciatoro de Esperanto.

   De la 13a ĝis la 16a de decembro la apudmara kampadejo Yacabo (Jakabo) denove fariĝis hejmo de la kubaj esperantistoj, kiuj havis la ŝancon rekte ĝui la belecon de la tiea pejzaĝo, kaj spekti belajn sunaperojn kaj sunsubirojn.

   La programo estis riĉa kaj notinde interesa, kun temoj tre variaj, kiuj inkluzivis aktualaĵojn de la movado, kernajn detalojn de la kuba asocio, kaj debatoj pri laborlinioj cele al la baldaŭaj pintaj eventoj de la kuba esperantistaro, kiel la internacia festivalo en novembro 2008, la kuba kongreso en 2009, kaj eventuale la UK en 2010.

   Andy Hernández (el Florida, Camagüey), prelegis pri la historio de Esperanto en rilato kun la ido-skismo; Carlos Ernesto (el urbo Matanzas), prezentis siajn konsiderojn pri la paroladoj de Renato Corsetti, surbaze de la prelego de Julián Hernández (KEA-prezidanto) dum la Unua Kolokvo; Yoandra Isabel Rodríguez (el Sancti Spíritus), prikomentis siajn spertojn kiel patrino de du Esperantaj denaskuloj; Norberto Díaz (KEA-estrarano pri informado kaj reprezentanto de la nacia estraro en la renkontiĝo), prezentis aktualaĵojn de la nacia kaj internacia movado, tiklajn konsiderojn pri la E-instruado en Kubo, cele al la venontaj renkontiĝoj, kaj detalojn pri la graveco de la guantanamaj Zamenhofaj metiejoj. Al tio sumiĝis temoj kiel turismaj trajtoj de la provinco Guantánamo, graveco de la korespondado en Esperanto, kaj atingoj de KEA en diversaj kubaj regionoj.

   En la artaj vesperoj elstaris la deklamoj de Yoandra Isabel Rodríguez, kiu prezentis la soneon numero 6 de la kuba poeto Nicolás Guillén, en traduko de Maritza Gutiérrez. Skeĉoj, humuraĵoj, anekdotoj, ludoj kaj spontanaj bonvenaj distraĵoj kompletigis riĉajn kaj amuzajn momentojn de la programo, kiu donis ankaŭ al la infanoj la ŝancon trovi kaŝitan trezoron.

   Ankaŭ la gejunuloj trovis spacon kaj momenton por interŝanĝi ideojn pri la renaskiĝanta junulara sekcio de KEA, kaj Andy Hernández, ĉefrespondeculo de la sekcio, gvidis rondkunsidon pri la temo.

   Tosto unika okazis en la sabata vespero, la 15an de decembro, kiam David Ferrales Benavides, loka drinkaĵisto kun naciaj premioj, prezentis sian kreaĵon, laŭ ideo de Tirso Ávila: la drinkaĵon Universala. Ĝi havas la verdan koloron en kontrasto kun la blanka, kaj enhavas interalie menton, rumon, sukon, glacipecojn kaj bonegan freŝan guston! Ĉiuj rondkuniĝis kaj tostis je la sukcesoj de Esperanto kaj je la sano de la esperantistoj.

   La Zamenhofaj metiejoj naskiĝis kiel loka aranĝo de la esperantistoj en Guantánamo, por celebri la datrevenojn de Luis Lázaro Zamenhof, sed la allogo de la renkontiĝoj, kiuj de antaŭ pli ol dek jaroj okazas en guantanamaj kampadejoj, en la urbo mem aŭ en la pitoreska urbo Baracoa (Barakoa), baldaŭ donis nacian trajton al la festo, kiun ĉiujare avide atendas esperantistoj en la tuta lando. Tirso Ávila kaj Leonardo Luna estas la ĉefaj motoroj de tiu omaĝa renkontiĝo, kaj ili bone spertas por garantii ĉiujn detalojn loĝajn, manĝajn, distrajn kaj prelegajn, kaj la ĉiesan volon partopreni en la venonta.

raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz


   Klaku sur la foton por vidi ĝin granda


1

2

3

4
 

5

6

7

8
 

9

10

11

12
 

13

14

15

16
 

17

 

 

 
 
1- Krucvorta ludado post la interkona vespero
2- Carlos Ernesto (Matanzas) prelegas pri la estonta strategio
3- Tirso Ávila, organizanto de la metiejo kune kun Leonardo Luna, prelegas pri Guantánamo turisme
4- Laborkunsido de la gejunuloj, sub la gvidado de Andy Hernández (Camagüey) kaj Yosleidis Torres (Granma)
5- Ĉirkaŭaĵo de la kampadejo Yacabo
6- La kampadejo Yacabo (Jakabo)
7- Ekskurso al kokosarbaro
8- Distrado en la strando
9- Babiladoj en la strando
10- En la arta vespero, Carlos Ernesto kaj Tirso Ávila prezentis legaĵojn
11- Norberto José Díaz (Sancti Spíritus), denaska esperantisto, ricevas la premion de la "kaŝita trezoro"
12- Andy Hernández (Florida, Camagüey), prelegas pri ero de la Esperanta historio
13- La drinkaĵisto David preparas "Universala"-n
14- Carlos Ernesto Díaz (Sancti Spíritus), denaska esperantisto, ricevas la premion al la plej juna ĉeestanto
15- David kaj Yoandra Isabel Rodríguez (en funkcio de modelino!), prezentan la drinkaĵon "Universala"
16- Universala!
17- David, la faranto (maldekstre), kaj Tirso, la iniciatoro de Universala.
 
Iri al la unua paĝo
 



(x-metodo    Iri al Prezentopaĝo