(kun supersignoj) Iri al Prezentopagxo
Kun tre aktiva partopreno de 26 esperantistoj el 7 urboj, kaj kun ricxa enhavo, okazis en Guantánamo, la plej orienta kuba provinco, la Zamehofa Metiejo 2007 omagxe al la naskigxdatreveno de la iniciatoro de Esperanto.
De la 13a gxis la 16a de decembro la apudmara kampadejo Yacabo (Jakabo) denove farigxis hejmo de la kubaj esperantistoj, kiuj havis la sxancon rekte gxui la belecon de la tiea pejzagxo, kaj spekti belajn sunaperojn kaj sunsubirojn.
La programo estis ricxa kaj notinde interesa, kun temoj tre variaj, kiuj inkluzivis aktualajxojn de la movado, kernajn detalojn de la kuba asocio, kaj debatoj pri laborlinioj cele al la baldauxaj pintaj eventoj de la kuba esperantistaro, kiel la internacia festivalo en novembro 2008, la kuba kongreso en 2009, kaj eventuale la UK en 2010.
Andy Hernández (el Florida, Camagüey), prelegis pri la historio de Esperanto en rilato kun la ido-skismo; Carlos Ernesto (el urbo Matanzas), prezentis siajn konsiderojn pri la paroladoj de Renato Corsetti, surbaze de la prelego de Julián Hernández (KEA-prezidanto) dum la Unua Kolokvo; Yoandra Isabel Rodríguez (el Sancti Spíritus), prikomentis siajn spertojn kiel patrino de du Esperantaj denaskuloj; Norberto Díaz (KEA-estrarano pri informado kaj reprezentanto de la nacia estraro en la renkontigxo), prezentis aktualajxojn de la nacia kaj internacia movado, tiklajn konsiderojn pri la E-instruado en Kubo, cele al la venontaj renkontigxoj, kaj detalojn pri la graveco de la guantanamaj Zamenhofaj metiejoj. Al tio sumigxis temoj kiel turismaj trajtoj de la provinco Guantánamo, graveco de la korespondado en Esperanto, kaj atingoj de KEA en diversaj kubaj regionoj.
En la artaj vesperoj elstaris la deklamoj de Yoandra Isabel Rodríguez, kiu prezentis la soneon numero 6 de la kuba poeto Nicolás Guillén, en traduko de Maritza Gutiérrez. Skecxoj, humurajxoj, anekdotoj, ludoj kaj spontanaj bonvenaj distrajxoj kompletigis ricxajn kaj amuzajn momentojn de la programo, kiu donis ankaux al la infanoj la sxancon trovi kasxitan trezoron.
Ankaux la gejunuloj trovis spacon kaj momenton por intersxangxi ideojn pri la renaskigxanta junulara sekcio de KEA, kaj Andy Hernández, cxefrespondeculo de la sekcio, gvidis rondkunsidon pri la temo.
Tosto unika okazis en la sabata vespero, la 15an de decembro, kiam David Ferrales Benavides, loka drinkajxisto kun naciaj premioj, prezentis sian kreajxon, laux ideo de Tirso Ávila: la drinkajxon Universala. Gxi havas la verdan koloron en kontrasto kun la blanka, kaj enhavas interalie menton, rumon, sukon, glacipecojn kaj bonegan fresxan guston! Cxiuj rondkunigxis kaj tostis je la sukcesoj de Esperanto kaj je la sano de la esperantistoj.
La Zamenhofaj metiejoj naskigxis kiel loka arangxo de la esperantistoj en Guantánamo, por celebri la datrevenojn de Luis Lázaro Zamenhof, sed la allogo de la renkontigxoj, kiuj de antaux pli ol dek jaroj okazas en guantanamaj kampadejoj, en la urbo mem aux en la pitoreska urbo Baracoa (Barakoa), baldaux donis nacian trajton al la festo, kiun cxiujare avide atendas esperantistoj en la tuta lando. Tirso Ávila kaj Leonardo Luna estas la cxefaj motoroj de tiu omagxa renkontigxo, kaj ili bone spertas por garantii cxiujn detalojn logxajn, mangxajn, distrajn kaj prelegajn, kaj la cxiesan volon partopreni en la venonta.
raportis: Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado
Fotoj: Norberto Díaz
Klaku sur la foton por vidi gxin granda
![]() 1 |
![]() 2 |
![]() 3 |
![]() 4 |
![]() 5 |
![]() 6 |
![]() 7 |
![]() 8 |
![]() 9 |
![]() 10 |
![]() 11 |
![]() 12 |
![]() 13 |
![]() 14 |
![]() 15 |
![]() 16 |
![]() 17 |
  |
||
|
1- Krucvorta ludado post la interkona vespero 2- Carlos Ernesto (Matanzas) prelegas pri la estonta strategio 3- Tirso Ávila, organizanto de la metiejo kune kun Leonardo Luna, prelegas pri Guantánamo turisme 4- Laborkunsido de la gejunuloj, sub la gvidado de Andy Hernández (Camagüey) kaj Yosleidis Torres (Granma) 5- Cxirkauxajxo de la kampadejo Yacabo 6- La kampadejo Yacabo (Jakabo) 7- Ekskurso al kokosarbaro 8- Distrado en la strando 9- Babiladoj en la strando 10- En la arta vespero, Carlos Ernesto kaj Tirso Ávila prezentis legajxojn 11- Norberto José Díaz (Sancti Spíritus), denaska esperantisto, ricevas la premion de la "kasxita trezoro" 12- Andy Hernández (Florida, Camagüey), prelegas pri ero de la Esperanta historio 13- La drinkajxisto David preparas "Universala"-n 14- Carlos Ernesto Díaz (Sancti Spíritus), denaska esperantisto, ricevas la premion al la plej juna cxeestanto 15- David kaj Yoandra Isabel Rodríguez (en funkcio de modelino!), prezentan la drinkajxon "Universala" 16- Universala! 17- David, la faranto (maldekstre), kaj Tirso, la iniciatoro de Universala. | |||
| Iri al la unua pagxo | |||