Barakoa kaj Esperanto
La komenco de Barakoa
En la taglibro de la unua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo aperas, ke la 27an de novembro 1492 li
trovis grandan havenon kaj altan kaj kvadratan montaron, kiu aspektis kiel insulo (tio estas la haveno de Barakoa kaj la Montaro "Yunque", kiu laŭ la specialistoj, videblas de 50 mejloj).
Li trovis la ĝis tiam plej grandan vilaĝon, kaj en la strando multajn homojn, kiuj estis nudaj. Li sendis maristojn por paroli kun ili, sed la aborigenoj klopodis eviti, ke ili elŝipiĝu (tiu estis la unua milita reago de la aborigenoj de Barakoa kontraŭ la hispanoj); tamen, ekvidinte la ŝipojn, la aborigenoj eskapis.
Kristoforo Kolumbo priskribis la pejzaĝon, la bestaron kaj flaŭron, kaj miris pri la bona grundo kaj la kultivoj. Li restis tie de la 27a de novembro ĝis la 3a de decembro, kiam li nomis la lokon "Sankta Haveno", kaj vidis la riveron Mielo.
De 1512 ĝis 1513 Barakoa estis la ununura loko regata de hispanoj. En 1533 la loĝantaron en Barakoa konsistigis: 13 hispanoj, 25 soldatoj, 212 aborigenoj kaj 4 nigraj sklavoj. En la dua jardeko de la 16a jarcento, francaj, anglaj kaj nederlandaj korsaroj komencis ataki kaj hispanajn ŝipojn kaj la Kuban strandon. Barakoa plurfoje estis en danĝero pro la atakoj de piratoj kaj korsaroj. En 1546 la urbo estis priŝtelita, kaj poste estis plia atako, post kiu la piratoj restis 12 tagojn en la preĝejo kaj ŝtelis la ornamaĵojn kaj sanktaĵojn.
La nuntempo
Barakoa estas nun pitoreska urbeto vizitata de Kubanoj kaj eksterlandaj turistoj. La kontakto kun la pasinta tempo inkluzivas la unuan lignan krucon de Kristoforo Kolumbo. La unuaj pensoj estis, ke li kunportis la krucon el Hispanio, sed specialistoj pruvis, ke la ligno devenas de la regiono mem. Dum la paso de la tempo multaj homoj deprenis pecojn de la kruco, kaj ĝi iom post iom malgrandiĝis. Nun la kruco estas enfermita en vitra skatolo, en la preĝejo, kie eblas ĝin vidi.
Pejzaĝo, stratoj, muzeoj... ĉio estas alloga en Barakoa, la unua vilaĝo fondita de hispanoj en Kubo.
La Zamenhofa Tago
Jam de pli ol kvin jaroj la Esperanta Filio de Guantánamo organizas la aranĝon omaĝe al la iniciatoro de Esperanto, kaj en multaj okazoj la evento okazis en Barakoa. Esperantistoj el la tuta lando renkontiĝas tie kaj krom la ĝuo de la naturo kaj la agrabla vetero ili ankaŭ esperantumas kaj distras sin. Ŝatata parto de la programo estas la kutima pli ol trihora perkamiona vojaĝo de Guantánamo al Barakoa, tra belaj montaraj pejzaĝoj, kiuj aŭdas la kantojn, ŝercojn kaj ridojn de la Esperantistoj, kiuj de tempo al tempo elkamioniĝas por rigardi la pejzaĝon kaj aĉeti fruktojn.
Ĉio okazas ene de bone organizita programo, kun la amikemo kaj atentemo de la Guantanamaj Esperantistoj, kiuj ĉiam bonvenigas nin ridoplene kaj kontente.
|