lumturo en lingva oceano


  Prezentopagxo

Kubo
  Malkovro kaj Konkero
  Situo kaj detaloj
  Naciaj simboloj
  Nacia Himno
Kubo kaj Esperanto
  Historio (1904-2004)
  Kalendaro de eventoj
  Radio Havano-Kubo

Sancti Spíritus

  Skiza Historio
  La urbo
  Provinca E-Filio
  Julio Mangada Rosenor
       - Memortabulo
  Radio Sancti Spíritus
  Foto-Galerio

Camagüey

  Skiza prezento

Guantánamo

  Barakoa

La montaro Yunque

Barakoa
 
   
   

   Barakoa kaj Esperanto

    La komenco de Barakoa

   En la taglibro de la unua vojagxo de Kristoforo Kolumbo aperas, ke la 27an de novembro 1492 li trovis grandan havenon kaj altan kaj kvadratan montaron, kiu aspektis kiel insulo (tio estas la haveno de Barakoa kaj la Montaro "Yunque", kiu laux la specialistoj, videblas de 50 mejloj).

   Li trovis la gxis tiam plej grandan vilagxon, kaj en la strando multajn homojn, kiuj estis nudaj. Li sendis maristojn por paroli kun ili, sed la aborigenoj klopodis eviti, ke ili elsxipigxu (tiu estis la unua milita reago de la aborigenoj de Barakoa kontraux la hispanoj); tamen, ekvidinte la sxipojn, la aborigenoj eskapis.

   Kristoforo Kolumbo priskribis la pejzagxon, la bestaron kaj flauxron, kaj miris pri la bona grundo kaj la kultivoj. Li restis tie de la 27a de novembro gxis la 3a de decembro, kiam li nomis la lokon "Sankta Haveno", kaj vidis la riveron Mielo.

   De 1512 ĝis 1513 Barakoa estis la ununura loko regata de hispanoj. En 1533 la logxantaron en Barakoa konsistigis: 13 hispanoj, 25 soldatoj, 212 aborigenoj kaj 4 nigraj sklavoj. En la dua jardeko de la 16a jarcento, francaj, anglaj kaj nederlandaj korsaroj komencis ataki kaj hispanajn sxipojn kaj la Kuban strandon. Barakoa plurfoje estis en dangxero pro la atakoj de piratoj kaj korsaroj. En 1546 la urbo estis prisxtelita, kaj poste estis plia atako, post kiu la piratoj restis 12 tagojn en la preĝejo kaj sxtelis la ornamajxojn kaj sanktajxojn.

    La nuntempo

   Barakoa estas nun pitoreska urbeto vizitata de Kubanoj kaj eksterlandaj turistoj. La kontakto kun la pasinta tempo inkluzivas la unuan lignan krucon de Kristoforo Kolumbo. La unuaj pensoj estis, ke li kunportis la krucon el Hispanio, sed specialistoj pruvis, ke la ligno devenas de la regiono mem. Dum la paso de la tempo multaj homoj deprenis pecojn de la kruco, kaj gxi iom post iom malgrandigxis. Nun la kruco estas enfermita en vitra skatolo, en la pregxejo, kie eblas gxin vidi.

   Pejzagxo, stratoj, muzeoj... cxio estas alloga en Barakoa, la unua vilagxo fondita de hispanoj en Kubo.

    La Zamenhofa Tago

   Jam de pli ol kvin jaroj la Esperanta Filio de Guantánamo organizas la arangxon omagxe al la iniciatoro de Esperanto, kaj en multaj okazoj la evento okazis en Barakoa. Esperantistoj el la tuta lando renkontigxas tie kaj krom la gxuo de la naturo kaj la agrabla vetero ili ankaux esperantumas kaj distras sin. Sxatata parto de la programo estas la kutima pli ol trihora perkamiona vojagxo de Guantánamo al Barakoa, tra belaj montaraj pejzagxoj, kiuj auxdas la kantojn, sxercojn kaj ridojn de la Esperantistoj, kiuj de tempo al tempo elkamionigxas por rigardi la pejzagxon kaj acxeti fruktojn.

   Cxio okazas ene de bone organizita programo, kun la amikemo kaj atentemo de la Guantanamaj Esperantistoj, kiuj cxiam bonvenigas nin ridoplene kaj kontente.

Informaciones en español

Kun supersignoj

 


Centro de la urbo

Centro de la urbo

Pliaj fotoj

Pagxo pri la Kuba Esperanto-movado
(Bone legebla per IE-6, NN-7.1, M-1.0.1, ekrano 800 x 600)
Pagxadministranto: Norberto Díaz Guevara
Desegnis la bildon de la E-flago: Bernardo Nápoles Gómez
Kontakto:  esperkubo@@gmail.com (forigu unu @)